Jeanne d'Arc (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Johana de Arko.
Jeanne d'Arc
Originala titolo The Messenger: The Story of Joan of Arc
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 nov. 1999, 28 jan. 2000, 13 jan. 2000
Ĝenro filma dramo, historical period drama, historifilmo, milita filmo, epic film, filmbiografio
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Patrice Ledoux · Luc Besson
Scenaro Luc Besson · Andrew Birkin
Muziko Éric Serra
Ĉefrolantoj Milla Jovovich · John Malkovich · Faye Dunaway · Dustin Hoffman · Tchéky Karyo · Vincent Cassel · Pascal Greggory · Richard Ridings · Desmond Harrington · Toby Jones · Andrew Birkin · David Bailie · Gérard Krawczyk · Jacques Herlin · Jean-Pierre Gos · Joseph Malerba · Julie-Anne Roth · Mélanie Page · Olivier Rabourdin · Paul Brooke · Philip Philmar · Philippe du Janerand · Richard Leaf · Tara Römer · Timothy West · Tony D'Amario · Vincent Regan · Vincent Tulli · Gina McKee · Christian Barbier · Joseph O'Conor · Timothy Bateson · David Gant · Dominique Marcas · Joel Kirby
Produkto Gaumont · Columbia Pictures
IMDb
v  d  r
Information icon.svg
Jeanne d'Arc

Jeanne d'Arc (Johana de Arko) estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en 1999.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Luc Besson dividas la filmon en tri partojn: infanecon de Jeanne, ties militan vivon, ties proceson.

La juna Jeanne d'Arc estas infano aparte pia, devota, amata kaj feliĉa, vivanta en malgranda mezepoka vilaĝo Domrémy de la duklando de Loreno, ĝis tiu vilaĝo kaj ties vilaĝanoj iun tagon estas prirabitaj, masakritaj kaj brulitaj de taĉmento da anglaj soldatoj dum la Centjara milito. Jeanne, kiun ties fratino kaŝas en murŝrankon kaj protektas per sia korpo, estas terurita, tetanizita, senpova kaj dumvive traŭmatizita atestanto de la masakro de tiu fratino, kiun ŝi amegas, ventron tratranĉitan de glavo kaj perfortita antaŭ la pordo de la murŝranko, kie ŝi kaŝiĝas, de malnobla kaj besteca ebria angla soldato, sub la rigardoj de ties altablitaj komplicoj. Profunda kaj interna histeria malamo al angloj tiam akaparas ŝian animon... Ŝi tiam tre malfacile donas senson kaj distingas inter tiu terura traŭmatiza provo, sia forta imagpovo, sia konscienco, siaj internaj paroladoj, siaj malamaj kaj venĝemaj pulsoj, sia amo al Dio kaj al homoj, la mesaĝoj de la Biblio, la paroladoj de religiuloj, la historia realeco de la centjara milito, la trista homaneco, kaj kelkaj vizioj, kiuj intime konvinkas ŝin, ke Dio taskas al ŝi forpuŝi la Anglojn el Francio, kronigi la Daŭfenon Charles VII reĝo de Francio en la katedralo de Reims.

Ŝia forta, histeria, blinda, tre komunikiĝema malamo sufiĉas por fanatikigi la armeojn kaj vasalajn nobelojn de la reĝo de Francio kaj Forpuŝi la Anglojn el Francio kaj havi pretendojn al la krono de Francio. La Kapeta domo de Valezianoj profitas el la famo de Jeanne d'Arc por laŭ dia rajto legitimi la kronadon de la Daŭfeno Charles VII, la unuiĝon de Francio, kaj seniĝi de la Angloj, antaŭ ol forlasi sian histerian malamantan heroinon fariĝinta embarasa, lasante kapti ŝin de la Burgonjanoj, kiuj religie juĝas ŝin hereza kaj vendas al la Angloj.

Tiam komenciĝas la proceso. Jeanne d'Arc estas sola, kaj dubas pri iuj epizodoj de sia vivo: ĉu ili ne havis hazardajn koincidencojn, kiujn ŝi konfuzis kun signoj de Dio? Angloj publike brulas ŝin vive la 30-an de majo 1431, en la malnova vendoplaco de Rouen.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]