Jeff Bezos
Jeffrey Preston " Jeff " BEZOS [ ˈbeɪzoʊs ], origine Jorgensen (naskita la 12-an de januaro 1964, en Albuquerque, Nov-Meksiko) estas usona entreprenisto kaj investanto. Li estas plej konata kiel la fondinto, ĉefoficisto (CEO) kaj prezidanto de la usona retkomerca poŝtmendfirmao Amazon.com, kiun li estris ĝis julio 2021.
Bezos estas konsiderata unu el la plej riĉaj en la mondo, kaj en 2021 la usona financa revuo Forbes nomis lin la plej riĉa persono de la mondo, por la kvara jaro en sinsekvo [1]. En julio de 2024, lia laŭtaksa riĉaĵo estis proksimume 214 miliardoj USD, laŭ Forbes [2] [3] [4][5].
Vivo kaj laboro
[redakti | redakti fonton]Fono
[redakti | redakti fonton]Jeff Jorgensen estis naskita en Albuquerque, Nov-Meksiko, al Ted kaj Jacklyn Gise Jorgensen. La gepatroj estis geedzitaj dum malpli ol jaro, kaj post kelkaj jaroj lia patrino reedziĝis al kuba enmigrinto Mike Bezos. Jeff kreskis en Houston, Teksaso. Kiam Brad Sten intervjuis la patron de Bezos por la libro The Everything Store, Jorgensen diris, ke li ne havis ideon, kio fariĝos de lia filo.
Jam en frua aĝo, Bezos montris intereson pri teknologio kaj evoluigis fruan amon por komputiloj. Bezos studentiĝis ĉe mezlernejo kiel elstara studento. Li studentiĝis ĉe Universitato Princeton en 1986 kun akademia grado en elektrotekniko kaj komputiko [6].
Entreprenisto
[redakti | redakti fonton]Bezos fondis Amazon.com kiel 30-jaraĝa en 1994. Bezos tiam ekhavis la ideon vendi librojn pere de la interreto, kio ankaŭ ŝparus multan tempon, sed ankaŭ pruvus esti tre populara. En 1997, la firmao estis listigita sur NASDAQ. La firmao spertis enorman kreskon al la fino de la 1990-aj jaroj, kio igis Bezos pli populara kaj ankaŭ tre riĉa [7][8].
En 1999, li tenis pli ol 40% de la akcioj en Amazon.com, kio igis lin listigita kun riĉaĵo de 10,1 miliardoj USD. Tiun jaron li ankaŭ estis nomita " Persono de la Jaro " fare de Time Magazine.
En la 2000-aj jaroj, Bezos multe koncentriĝis pri kosmovojaĝo kaj fondis sian propran privatan kompanion, kiun li nomis Blue Origin, por ebligi al la homaro uzi aliajn partojn de la ekstertero por ke la premo sur la planedo Tero estu reduktita [9].
En 2013, Bezos estis vicigita numero 18 en la listo inter la plej riĉaj de la mondo fare de Bloomberg, kun riĉaĵo de 28,8 miliardoj da dolaroj.
En 2018, Bezos preterpasis Bill Gates kiel la plej riĉa homo de la mondo. Forbes taksis en 2018, ke Bezos tiam havis riĉaĵon de 155,3 miliardoj da dolaro. Li estis tiel la plej riĉa persono en moderne historio.
En januaro 2021, CNBC raportis, ke Elon Musk transprenis la lokon kiel la plej riĉa homo de la mondo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "This Is The Richest Person in the World".
- ↑ Forbes, la 24an de majo 2024
- ↑ "The Real-Time Billionaires List: Jeff Bezos". Forbes. Archived from the original on May 13, 2024. Retrieved November 1, 2024.
- ↑ "Bloomberg Billionaire Index – Jeff Bezos".
- ↑ "Jeff Bezos". Forbes. Archived from the original on January 10, 2022. Retrieved January 10, 2022.
- ↑ Robinson (2010), p. 26
- ↑ Bayers, Chip, "The Inner Bezos".
- ↑ Robinson (2010), p. 7
- ↑ . Blue Origin Revealed. MSNBC (December 9, 2011). Arkivita el la originalo je December 23, 2009.