Jeff Kinney
Jeff Kinney | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jeff Kinney | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1970 (54-jaraĝa) en Fort Washington | ||||
Lingvoj | angla • usona angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Marilando Bishop McNamara High School (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ludodezajnisto verkisto karikaturisto verkisto de porinfana literaturo ilustristo ![]() | ||||
Laborkampo | Porinfana literaturo, karikaturo kaj ludodezajno ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Diary of a Wimpy Kid vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jeffrey Patrick "Jeff" KINNEY (naskita la 19-an de februaro 1971 en Fort Washington, Marilando, Usono) estas usona aŭtoro de infanlibroj, karikaturisto kaj luddizajnisto. Li verkis la libroserion Taglibro de Timemulo, kiuj konsistas el tekstoj kaj komikaj desegnaĵoj en la ekstera formo de infana taglibro. [1]
En 1998, tri jarojn post translokiĝo al Nov-Anglio, li decidis verki la libron Diary of a Wimpy Kid. Komence, lia libro estis cifereca bildstrio, pri kiu li laboris dum ĉirkaŭ ok jaroj por elpensi la ideon. Kinney diras, ke li bazigis Greg sur sia infanaĝo, kun iometa troigo por igi ĝin pli komika kaj esprimplena. [2] Tiel, en 2007, la unuaj rakontoj de Greg estis publikigitaj en fizika formato.
En 2009, kun la publikigo de sia tria libro, Jeffrey estis nomita unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo laŭ la revuo Time. Antaŭ 2020, Kinney jam verkis dek kvin volumojn de Diary of a Wimpy Kid kaj gajnis la Nickelodeon Kid's Choice Awards por Plej Ŝatata Libro ses fojojn. Kinney estas ankaŭ la kreinto de Poptropica, unu el la 50 plej bonaj retejoj laŭ Time.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Kinney, Jeff - LC Linked Data Service: Authorities and Vocabularies. Alirita 2022-04-18 .
- ↑ . Jeff Kinney: 'People ask me, is Greg really you?'. The Guardian (December 2012).