Jeffrey Archer
| Jeffrey Archer | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Jeffrey Howard Archer | |||||
| Naskiĝo | 15-an de aprilo 1940 (85-jaraĝa) en City of London Maternity Hospital | ||||
| Religio | Anglikanismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | kolegio Brasenose Wellington School (en) | ||||
| Partio | Konservativa Partio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | William Archer (en) | ||||
| Patrino | Lola Cook (en) | ||||
| Edz(in)o | Mary Archer (mul) | ||||
| Infanoj | William Harold Archer (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto dramaturgo sciencfikcia verkisto verkisto romanisto porinfana verkisto | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado, prozo kaj politiko | ||||
| Aktiva en | Londono vd | ||||
| Aktiva dum | 1976–2012 vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jeffrey Howard ARCHER, Barono Archer de Weston-super-Mare (naskita la 15-an de aprilo 1940 en Holloway, Granda Londono) estas brita aŭtoro de furorlibroj, iama konservativa politikisto kaj dumviva nobelo.[1]
Liaj suspensromanoj vendis almenaŭ 250 milionojn da ekzempleroj tutmonde. [2][3] [4]
Li servis kiel membro de la Ĉambro de Komunuloj (1969 ĝis 1974), kaj kiel vicgvidanto de la Konservativa Partio (1985–1986). Li servis malliberecan punon pro falsĵuro. [5]
Dum la elekto por Ĉefurbestro de Londono, en kiu li komence estis kandidato de la Konservativa Partio, li estis akuzita pri falsĵuro komence de 2000 kaj kondamnita al pluraj jaroj en malliberejo. Dum en malliberejo, li verkis tripartan, kritike aklamitan prizonan taglibron (The Prison Diaries). Li estis forpelita el la Konservativa Partio la 4- an de februaro 2000 por periodo de kvin jaroj kaj poste fariĝis nefiliigita membro de la Lordĉambro.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Archer ofte prenas siajn rolulojn el la superaj klasoj de Anglio kaj ofte diskutas la manieraĵojn kaj sentemojn, kiuj devenas de tiu nivelo de socio. La plej multaj el liaj verkoj okazas en Usono, kvankam liaj roluloj emas uzi britan sintakson.
Li permesas al si konsiderindajn literaturajn liberecojn dum li interplektas la vivojn de du paralelaj protagonistoj (Kain and Abel, Sons of Fortune), aŭ heroo kaj fiulo (As the Crow Flies, First Among Equals). Ĉi tiuj intrigoj havas eposan naturon kaj daŭras plurajn jardekojn, ofte kun paralelaj rakontfadenoj, rakontante la eventon el malsamaj vidpunktoj. Multaj protagonistoj suferas pro fekundecoproblemoj, aŭ perdas sian solinfanon, por krei draman efikon.
Liaj "ne-eposaj" verkoj ("A Matter of Honor", ĉasadrakonto, kaj "Shall We Tell the President?", krimsuspensfilmo) ĝenerale okazas en multe pli mallonga tempokadro kaj havas malpli da roluloj.
La libroserio Kane and Abel estis lia plej sukcesa laŭ vendoj, atingante la unuan lokon en la furorlisto de The New York Times . Ĝi estis adaptita al televida miniserio fare de CBS en 1985, ĉefrolante Peter Strauss kaj Sam Neill . La sekvan jaron, Granada TV faris dekpartan serion de alia libro, First Among Equals, kiu rakontis la historion de kvar viroj kaj ilia klopodo iĝi ĉefministro.
Dum en malliberejo, Archer verkis trivolumenan memuaron, A Prison Diary (Taglibro de malliberejo), modelitan laŭ la Dia Commedia de Danto, kaj nomitan laŭ la unuaj tri malliberejoj, en kiuj li estis malliberigita. Lia malliberigo ankaŭ servis kiel inspiro por pluraj noveloj en lia kolekto Cat O' Nine Tales (Kato de naŭ rakontoj).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sala, Lana, "Scandal: Jeffrey Archer and the call-girl", Channel 5 (brita televido), 2022.
- ↑ Rufford, Nick, "Jeffrey Archer on his prison years and his latest crime caper". (angle)
- ↑ "Jeffrey Archer rewrites Kane and Abel 'for a new generation'", The Guardian, 15 June 2009.
- ↑ "Jeffrey Archer interview: the saga continues", The Telegraph, 7 May 2011.
- ↑ "Jeffrey Archer: Mary would run the NHS beautifully", The Telegraph, 21 March 2013.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo pri fariĝante Urbestro de Londono (el Retarkivo {{{1}}}) ĉe BBCa novaĵoj
- Intervjuo kun Jeffrey Archer pri Veronika Asks
- Verkadaj konsiletojn de Jeffrey Archer (el Retarkivo {{{1}}})
- Intervjuo de Jeffrey Archer en la Hindu (el Retarkivo {{{1}}})
- Jeffrey Archer 'La Pekoj de la Patro' intervjuo (el Retarkivo {{{1}}})
- Intervjuo kun Aŭtoro Jeffrey Archer (el Retarkivo {{{1}}})

