Jeghiŝe Ĉarenc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeghiŝe Ĉarenc
Yeghishe Charents Armenian poet.jpg
Persona informo
Եղիշե Չարենց
Naskonomo Եղիշե Աբգարի Սողոմոնյան
Naskiĝo 13-an de marto 1897 (1897-03-13)
en Kars, Karsa Provinco, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 27-an de novembro 1937 (1937-11-27) (40-jara)
en Erevano
Mortis pro hommortigo • mortpuno [#]
Tombo nekonata valoro [#]
Lingvoj armena [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioArmena Demokratia Respubliko [#]
Partio Komunista Partio de Sovetunio [#]
Memorigilo Jeghiŝe Ĉarenc
Familio
Infanoj Arpenik Charents • Anahit [#]
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • prozisto • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Poŝtmarko eldonita de la armena poŝto pri Ĉarenc
Yerevan Y Charents monument.jpg

Yeghishe Charents Soghomonjan (armene: Եղիշե Աբգարի Սողոմոնյան; n. la 13-an de marto 1897 en Kars, Orienta Armenio, Rusa Imperio - m. la 27-an de novembro 1937, en Erevano, Sovetunio) estis armena poeto, verkisto kaj publika aktivulo. Ĉarenc estis unu el la plej famaj kaj elstaraj poetoj de la 20-a jarcento, koncernante amason da temoj kiuj estis prenitaj de liaj travivaĵoj en la Unua Mondmilito, socialismo, kaj, pli elstare, pri Armenio kaj armenoj.

Frua aktivulo de komunismo, Ĉarenc aliĝis al la bolŝevika partio, sed kiam la stalinisma teruro komenciĝis en la 1930-aj jaroj, li iom post iom iĝis seniluzia pri stalinismo kaj estis mortigita dum la stalinaj purigoj en la 1930-aj jaroj.