Jegor Jakovlev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jegor JAKOVLEV)
Jegor Jakovlev
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1930 (1930-03-14)
en Moskvo
Morto 18-an de septembro 2005 (2005-09-18) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Historia-Arkiva Instituto vd
Familio
Patro Vladimir Yakovlev vd
Infanoj Vladimir Yakovlev vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jegor JAKOVLEV (1930 — 2005) estis rusia ĵurnalisto kaj verkisto.

Jegor Jakovlev naskiĝis en 14-a de marto de jaro 1930. En jaro 1954 li finis Moskvan historioarkivan instituton. En diversa tempo la ĵurnalisto laboris en gazetoj "Pravda" kaj "Izvestija". En aŭgusto de jaro 1986 Jakovlev estis nomumita ĉefredaktoro de gazeto 'Moskovskije novosti".

Jegor Jakovlev estis fondinto kaj posedanto de "Obŝĉaja gazeta", kiu estis eldonita ekde printempo de jaro 1993.

En jaro 1970 Jakovlev fariĝis laŭreato de premio de la Tutmonda konsilantaro de paco. En jaro 1990 li ricevis premion "Ĵurnalisto de Eŭropo". Jakovlev estas aŭtoro de libroj "Kamarado Zorge. Dokumentoj, rememoroj, intervjuoj", "Kvin historioj el kvin landoj", "Portreto kaj tempo: V.I.Lenin - strekoj al biografio, rakontoj en dokumentoj, raportaĵo el jaro dekoka", "Teni animon je flugiloj" kaj aliaj.

Dekano de fakultato de ĵurnalistiko de Moskva Ŝtata Universitato Jasen Zasurskij nomis nekompensebla morton de Jegor Jakovlev. "Li restis gvidanto de rusia demokratia ĵurnalistiko, profesiulo kaj homo de altaj idealoj, altaj homaj ecoj," - diris Zasurskij. - Tio estis konscienco de nia ĵurnalistiko. Tio estis homo, kiu unuigis ĵurnalistojn ĉirkaŭ idealoj de gazetara libero, moraleco kaj servado al altaj idealoj".

Jakovelv mortis dimanĉe en Moskvo en 23-a urba hospitalo post longtempa malsanado. La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine