Jegor Vagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jegor Vagner
(1849-1903)
Rusa kemiisto, kiu studis la kemion de la Terpenoj.
Rusa kemiisto, kiu studis la kemion de la Terpenoj.
Persona informo
Naskiĝo 9-a de decembro1849
en Kazano, Rusia imperio
Morto 27-a de novembro 1903
en Varsovio, Rusia imperio
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Kazano
Universitato de Varsovio
Universitato de Sankt-Peterburgo
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Aleksandr ZajcevAleksandr ButlerovNikolao Menŝutkin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jegor Jegoroviĉ Vagnero (1849-1903), ankaŭ konata kiel "Georgo Vagnero", (ruse: Егор Егорович Вагнер), estis rusa kemiisto, rektoro kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Varsovio, instruis kemion en la Politeknika Lernejo de Varsovio, profesoro en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj en la "Arbara kaj Agrikola Instituto" de Nova Aleksandrio, apud Lublino, kie li muntis laboratorion pri organika kemio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis juristo kaj lia patrino devenis de aristokrata rusa familio. En 1867, li studis en la Universitato de Kazano por fariĝi juristo kiel sia patro, sed, poste, influita de Aleksandro Zajcev (1841-1910) li decidis studi kemion. Zajcev studis ankaŭ en Kazano, kiu fariĝis Nukleo de Organika Kemio, kaj multaj el liaj lernantoj fariĝis profesoroj tie. En 1874, Vagnero tre sukcesa licenciiĝis pri kemio kaj estis premiita per dujara stipendio por prepariĝi kiel profesoro.

Do, li restis unu jaron kune kun Zajcev, en Kazano, kaj unu jaron kun Butlerov en la Universitato de Sankt-Peterburgo. Post tio, li iĝis asista profesoro en Sankt-Peterburgo, ĝis 1882, kiam li fariĝis asocia profesoro en la Instituto pri Agrikulturo, en Nova Aleksandrio. Ĉar ne estis laboratorio pri Organika Kemio tie, li decidis krei unu. En 1886 li iĝis profesoro pri kemio en la Universitato de Varsovio, ĉar tiu universitato ne havis tiun katedron ĝis tiu epoko.

En 1914, Johano Mirvajno (1879-1965) esploris la mekanismon pri konvertiĝo de a-pineno en Bornilan kloridon[1], kio iĝis konata kiel "Rearanĝo de Vagnero-Mirvajno".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kemiaĵoj de li esploritaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]