Jehuda la Makabeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jehuda la Makabeo
Persona informo
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto
en Elasa
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Modiin vd
Religio judismo vd
Lingvoj hebrea vd
Familio
Dinastio Makabea dinastio vd
Patro Mattathias vd
Gefratoj Simono Makabeo • Jonatano Makabeo • John Gaddi • Eleazar Avaran vd
Profesio
Okupo koheno • milita komandisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jehuda la Makabeo (aŭ Judaso Makabeo; hebree: יהודה המכבי, Jehudah ha-Makabi) estis juda pastro (koheno) kaj filo de la pastro Matitjahu (Matatio). Li gvidis la makabean ribelon kontraŭ la seleŭkia imperio (167–160 a.n.e.). Lia posteulo estis Jonatano Apfo.

Jehuda la Makabeo fondis la Makabean dinastion en -166, sed regis nur kun la titolo kohen gadol. Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la titolon "reĝo". La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub Aleksandro Janneo ĉirkaŭ -76. Antigono estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de Antonio en -37.

La juda festo ĥanukao ("dediĉo") memorfestas la restarigon de la juda kulto ĉe la Dua Templo en Jerusalemo en 164 a.n.e., post kiam Jehuda la Makabeo forigis ĉiujn statuojn, kiuj prezentis grekajn diojn kaj diinojn, kaj purigis la Templon.