Jenő Barnóthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Jenő Barnóthy [barnOti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Barnóthy Jenő estis hungara inĝeniero, astrofizikisto, astronomo, universitata profesoro. Lia kolegino, poste ankaŭ edzino estis Magdolna Forró.

Jenő Barnóthy [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1904 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 11-an de oktobro 1996 en Ilinojso en Evanston.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hungara erao[redakti | redakti fonton]

Jenő Barnóthy doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, sed supozeble li havis pli frue inĝenieran diplomon. Inter 1935 kaj 1948 komence li estis samloke asistanto, poste privata profesoro, fine universitata profesoro. Pli frue jam en 1928 li aliĝis al esploroj de Magdolna Forró en fizika instituto. Ili geedziĝis en 1938 kaj ili kreis teleskopon por mezuri la diversajn radiadojn. Ili mezuradis ankaŭ en minejo de Dorog en alteco 325 m. Post la 2-a mondmilito ili partoprenis en rekonstruado de la detruita katedro por daŭrigi la eksperimentojn pri la kosma radiado. Li ricevis premiojn en 1939 kaj 1948. Ili disidis en 1948 al Usono.

Usona erao[redakti | redakti fonton]

Jenő Barnóthy instruis ĝis 1953 en universitato en Ilinojso, poste 2 jarojn li estis fizikisto en Ĉikago. Kun sia edzino li fondis firmaon kaj li interesiĝis pri la astrofiziko, pli precize pri kvazaroj.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Koinzidenzregistriermethode mit 10-5 sec Auflösungsvermögen (1933)
  • Die durchdringende Strahlung hinter mehr als 300 m Wasseräquivalent (1941)
  • Az elemi részek problémája és a földmágneses tér eredete (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]