Jenő Cserháti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jenő Cserháti [ĉerhAti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Cserháti Jenő estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia frato estis Sándor Cserháti.

Jenő Cserháti [1] naskiĝis la 5-an de marto 1855 en Győr. Li mortis la 17-an de novembro 1910 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Cserháti akiris diplomon en Zuriko en 1876. Post siaj studoj li laboris en Kompanio de Aŭstraj Fervojoj. Inter 1890 kaj 1905 li laboris en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri fervojo kaj ŝipveturado. En 1905 li ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li longe laboris kun Kálmán Kandó.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vasutak elektromos vontatása (1901)
  • Nagyfeszültségű forgó árammal hajtott elektromos vasutak (1903)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo Cserháti ekde 1911

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.