Jenő Ernst (kuracisto)
Aspekto
Jenő Ernst | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1895 en Baja |
Morto | 1-an de marto 1981 (85-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Erzsébet - medicino (–1924) |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto kuracisto |
Jenő Ernst, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernst Jenő estis hungara kuracisto, biofizikisto, profesoro, membro (korespondanta kaj ordinara en 1946) de Hungara Scienca Akademio.
Jenő Ernst [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1895 en Baja. Li mortis la 1-an de marto 1981 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Ernst frekventis universitaton en Pécs, kie li akiris diplomon en 1923. En 1928 li atingis la rangon privata profesoro. En 1938 Albert Szent-Györgyi invitis lin al Szeged por esplori kune. Ili okupiĝis pri funkcio de la muskoloj. Inter 1945-1972 li gvidis universitatan instituton en Pécs, krome li estis ankaŭ katedrestro inter 1948-1972. Li ricevis premiojn Kossuth en 1948 kaj 1956, krome ankaŭ aliajn medalojn kaj premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Untersuchungen über Muskelkontraktion. 1–9 (1925–1929)
- Osmosis in Physics and Biology (1938)
- Bevezetés a biofizikába (1947, 1967, 1973)
- Die Kaliumpermeabilität des Muskels (1953)
- Die Muskeltätigkeit (1958, angle 1963)
- Biofizika (1974, 1977)