Jenő Farkas (1908 - 2000)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jenő Farkas
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1908 (1908-07-15)
en Miercurea Nirajului
Morto 3-an de julio 2000 (2000-07-03) (91-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Familio
Infanoj Jenő FarkasMiklós Farkas
vdr

FARKAS Jenő [farkaŝ] rumania hungara instruisto, folklorkolektinto. Li naskiĝis en Nyárádszereda la 15-an de julio 1908 kaj mortis en Târgu Mureş la 3-an de julio 2000. Li estas entombigita en Cristuru Secuiesc. Li estis la patro de literaturhistoriisto Jenő Farkas kaj de instruisto, fakverkisto pri matematiko Miklós Farkas.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jenő Farkas instruis religion, francan kaj hungaran lingvojn inter 1936 kaj 1968 en Braŝovo, Târgu Mureş kaj Cristuru Secuiesc. Li pristudis teologion (1827-1935) en Kluĵo, Montpellier kaj Bazelo, poste li finis en 1948 pedagogion, filozofion kaj francan lingvon, fine en UBB de Kluĵo en 1961 li diplomitiĝis pri hungara lingvo kaj literaturo. Li estis tre ŝatata pedagogo. Li kolektigis folkloron kun siaj gelernantoj en lernojaro 1957-1958 en la najbaraj vilaĝoj de Cristuru Secuiesc.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Vadrózsa virága (Floro de sovaĝa rozo) (El folklora kolektaĵo de gelernantoj de Székelykeresztúri diákok népköltészeti gyűjtéséből). Nagy Endre dr.- Péter Sándor, Edelény, 2004.[1]

Fonto[redakti | redakti fonton]