Jenő Gerbovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Gerbovits
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1925 (1925-05-13)
en Zics
Morto 24-an de aŭgusto 2011 (2011-08-24) (86-jaraĝa)
en Zics
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Jenő Gerbovits [jenO gerboviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerbovits Jenő estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo, komercisto.

Jenő Gerbovits [1] naskiĝis la 13-an de majo 1925. Li mortis la 24-an de aŭgusto 2011 en Zics.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Gerbovits post lernado iĝis agronomo. En 1957 preskaŭ jaron li vivis en Britio. Li ĉiam okupiĝis pri agrikulturo, estis nur kelkaj esceptoj, ekzemple li laboris en Distrikto Tab. Li estis privata komercisto inter 1981 kaj 1985, poste li pensiuliĝis. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994, krome en Kabineto Antall li estis senpostena ministro pri kompensado. Depost 1994 li forlasis la politikon. Li mortis pro akcidento, lia traktoro renversiĝis, li trovis sin sub la traktoro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]