Jenő Hankóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Hankóczy
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1879 (1879-02-24)
en Zsejkepuszta
Morto 2-an de marto 1939 (1939-03-02) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Jenő Hankóczy [hankOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hankóczy Jenő estis hungara agronomo.

Busto kaj memortabulo pri Jenő Hankóczy

Jenő Hankóczy [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1879 en Pusztazselyke. Li mortis la 2-an de marto 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Hankóczy frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), poste li akiris agraran diplomon en Reĝa Ekonomia Akademio de Magyaróvár en 1900. Ekde 1904 li laboris en instituto en Magyaróvár, kie li okupiĝis kvalitoj de tritikoj kaj farunoj. En la sekva jaro li inventis instrumenton (farinométer), kiu povis konstati kvaliton de farunopastoj. En 1912 li inventis similan instumenton (farinograph), tamen pli precizan. Tiuj instrumentoj disvastiĝis en la tuta mondo. En 1924 li estis nomumita institutestro en Budapeŝto. Post 4 jaroj li establis laborejon pri ekzamenado de la farunoj. Helpe de tiuj rezultoj en Hungario oni komencis produkti altkvalitajn tritikojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Termelési kísérletek hazai származású kerti veteménymaggal (1902)
  • A búza és a búzaliszt minősítése (1914)
  • A búza minőségromlása és a búzapoloska (1931)
  • A magyar búzatermesztés átszervezése, 1931-1937 (1938)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]