Jenő Hillebrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Hillebrand
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1884 (1884-06-10)
en Sopron
Morto 6-an de marto 1950 (1950-03-06) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkeologo • antropologo
vdr

Jenő Hillebrand, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hillebrand Jenő estis hungara arkeologo, antropologo, speleologo, altlerneja instruisto.

Jenő Hillebrand[1] naskiĝis la 10-an de junio 1884 en Sopron, li mortis la 6-an de marto 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Hillebrand maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1903, post 4 jaroj li akiris pedagogian diplomon, en 1908 plian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1909 li jam partoprenis en arkeologia esploro de kaverno. Li eklaboris en la universitata instituto en 1910, baldaŭ en la Hungara Nacia Muzeo. Li habilitiĝis en 1913, en la universitato li estis privata profesoro (1915–1940), eksterordinara profesoro (1940–1944), universitata institutestro (1945-1946). Krom la instruado li havis postenojn en la muzeo, sed pro sanproblemoj la direktora posteno ĉesis. En 1944 li pensiuliĝis. Dum sia vivo li trovis multajn arkeologiaĵojn en hungaraj kavernoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Újabb adatok az ember fogainak alaktanához (1908)
  • A régibb kőkori ember (1915)
  • Az őskor embere és kultúrája. Különös tekintettel hazánkra. (1921)
  • A pusztaistvánházi korarézkori temető (1929)
  • Az őskőkor története (1934)
  • Die ältere Steinzeit Ungarns (1935)
  • Evolúció és orthogenezis (1944)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kaverno ĉe Miskolc prenis la nomon Hillebrand Jenő

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]