Jenő Horovitz
| Jenő Horovitz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 31-an de oktobro 1877 en Makó |
| Morto | 19-an de julio 1949 (71-jaraĝa) en Stokholmo |
| Lingvoj | germana • sveda • hungara |
| Ŝtataneco | Svedio (1940–) Francio (1938–) Ĉeĥoslovakio (1934–) Aŭstrio (1919–) Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1900) |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto politikisto |
Jenő Horovitz [jenO horovic], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horovitz Jenő estis hungara politikisto, ĵurnalisto. Lia pseŭdonimo estis Holló Jenő.
Jenő Horovitz[1][2] naskiĝis la 30-an de oktobro 1877 en Budapeŝto (laŭ wikidata en Makó), li mortis la 19-an de julio 1949 en Stokholmo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Horovitz devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, dum la studentaj jaroj (1897) li aliĝis al la socialdemokratoj. Inter 1904–1917 li havis partiajn postenojn en la partio, inter 1909-1920 liaj artikoloj aperis en Népszava kaj similaj gazetoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko li anstataŭis Béla Kun, poste en kabineto Peidl li estis subministro. En aŭgusto de 1919 li estis arestita, post duonjaro li liberiĝis kaj rifuĝis en Aŭstrion. Li vivis pli poste en Ĉeĥoslovakio (1934–1938), Francio kaj Norvegio (1938–1940), fine ĝismorte en Svedio. Li edziĝis pli frue en 1910.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A társadalom fejlődésének törvénye. (1907; 2-a eldono: 1919)
- Idegen szavak magyarázata. (1908; 6-a eldono: 1948)
- A néphez! A Magyarországi Szociáldemokrata Párt programjának rövidre fogott magyarázata. (2 eldonoj en 1919)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Denis Diderot: Az apáca. (1907)
- Az orosz szabadságért. Írta egy orosz forradalmár. (1907)
- de:Wilhelm Blos: A francia forradalom. A francia közállapotok és események népszerű ismertetése 1789-től 1804-ig. (1909)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58429;jsessionid=C5914FEE429C2119AE03FC265090DAA7 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=667635&date=2025-03-10 nemzeti névtér

