Jenő Noszky (1880)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Noszky
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1880 (1880-11-03)
Morto 31-an de marto 1951 (1951-03-31) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioHungario
Memorigilo Jenő Noszky (1880)
Familio
Infano Jenő Noszky (1909 - 1970)
Okupo
Okupo geologo
vdr

Jenő Noszky [noski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Noszky Jenő estis hungara geologo, instruisto, paleontologo. Lia filo - same geologo - estis Jenő Noszky (1909).

Jenő Noszky [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1880 en Hungara reĝlando en Nagykereskény, kiu nun estas vilaĝparto de Krškany en Slovakio). Li mortis la 31-an de marto 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Noszky akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906. Post la diplomo li instruis en liceo en Supra Hungarujo. Ekde 1905 li regule faris geologiajn-geografiajn taskojn. Inter 1920-1942 li havis postenon en Hungara Nacia Muzeo, poste li pensiuliĝis. Li ricevis memormedalon en 1948. Li priskirbis diversajn specojn paleontologiajn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Mátra hegység geomorphológiája (1927)
  • A Cserhát hegység földtani viszonyai (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.