Jenő Padányi Gulyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jenő Padányi Gulyás [padAnji gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Padányi Gulyás Jenő estis hungara-usona arkitekto, politikisto, parlamentano, grafikisto. Liaj nomvariantoj estis hungare Padányi-Gulyás Jenő, nur en afiŝo-grafikaĵoj Gulyás; angle Eugene Padanyi-Gulyas.

Jenő Padányi Gulyás [1] naskiĝis la 21-an de majo 1900 en Hungara reĝlando en Técső (nuntempa Taĉiv en Ukrainio). Li mortis la 8-an de novembro 1982 en Billings (Montano).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Padányi Gulyás frekventis kalvinanan gimnazion en Máramarossziget, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1923. Komence li projektis ferbetonajn konstruaĵojn, poste li ĉerpis solvojn el la popola arkitekturo. Li estis signifa arkitekto, krome li kreis grafikaĵojn, kolektis etnografiaĵojn, fine li estis parlamenta deputito dum la 2-a mondmilito. En 1945 li migris al Usono, kie li projektis konstruaĵojn kaj politikadis nur en hungaraj rondoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egészségvédelmi épületek újabb típusai (1928)
  • A Fertő-vidék népének építészete (1937)
  • Hungarian rural architecture (1938)
  • Az építő egyház (1944)

Elektitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]