Jenő Polnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő Polnay [jenO polnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Polnay Jenő estis hungara komercisto, ministro. Lia origina familia nomo estis Pollacsek.

Jenő Polnay [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1873 en Tiszasüly. Li mortis la 29-an de marto 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Polnay devenis el juda familio. Li lernis en Debrecen kaj Moravio. Post lernado li redaktis periodaĵojn pri lignaĵoj, poste li okupiĝis pri la mara liverado, fine li estis eĉ direktoro kaj fondis similan firmaon. En 1919 li estis ministro pri komerco en Kabineto Friedrich en la unua semajno. Li multe strebis ankaŭ pri alta nivelo de hospitalo por judoj. En 1944 li helpis al 400 judaj infanoj por kaŝiĝi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.