Jenő Rácz (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő RÁCZ [jenO rAc] , laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Jenő estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.

Jenő Rácz [1] naskiĝis la 26-an de majo 1907 en Debrecen. Li mortis la 26-an de januaro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Rácz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis, fine li doktoriĝis el ŝtatscienco. Li eklaboris en Budapeŝto, ekde 1939 li havis postenon en ministerio pri komerco (post jaroj en ministerio pri agrikulturo). Li aliĝis al la Etbienula Partio en 1945, li eklaboris en ministerio pri publika nutro. En la sekva jaro li estis nomumita ministro pri financo, poste ministro pri konstruo kaj laboro. En 1947 li ne konsentis pri la ŝtatiĝo, tial li abdikis kaj forlasis la politikon. Dum la Hungara revolucio de 1956 li denove estis aktiva.

Fontoj[redakti | redakti fonton]