Jenő Sólyom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Sólyom
Jenő Sólyom. 1944
Jenő Sólyom. 1944
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1904 (1904-07-25)
en Kluĵo
Morto 24-an de decembro 1976 (1976-12-24) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Luterana Teologia Universitato
Okupo
Okupo luterana pastoro • historiisto de kristanismo
vdr

SÓLYOM Jenő (pro. ŝo:jom) estis hungara evangelia pastro, universitata profesoro naskita en Kolozsvár la 25-an de julio 1904 kaj mortinta en Bp. la 24-an de decembro 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Sólyom finis teologion en Bp., Sopron kaj Bazelo (1926). De 1927 li estis helppastro en Kiskőrös kaj Bp.; de 1928 ĝis 1931 stipendia esploristo en Erlangen kaj Bp.. De 1931 ĝis 1938 li estis religiinstruisto en la Evangelia Gimnazio de Fasor de Bp.. Li akiris teologian doktoradon pri eklezihistorio en la universitato de Erzsébet Tudományegyetem de Peĉo kaj en Sopron (Fakultato pri Evangelia Teologio) (1933). Tie li estis de 1938 profesoro en la katedro pri eklezijuro kaj hungara protestanta eklezihistorio. De 1950 en Sopron, poste en Bp. li estis profesoro pri eklezihistorio ĝis sia pensiĝo (1958). En 1951–52 li estis dekano, de 1959 scienca kunlaboranto en Arkivejo Landa Evangelia, poste gvidinto de arkivejo, ĉefsekretario de Magyar Luther Társaság, ano de elektitaro de Magyar Protestáns Irodalmi Társaság, de 1935 ĝis 1939 kunulredaktoro de revuo Keresztyén Igazság. Estas gravaj ĉefe liaj esploraĵoj pri la reformacio en la 16-a jarcento. Liaj publikaĵoj aperis krome la ekleziaj gazetoj en la revuoj Irodalomtörtörténeti Közlemények, Magyar Könyvszemle same en germanaj kaj anglaj kolektvolumoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Luther és Magyarország (Bp., 1933);
  • Az egyház története (I–II., tankönyv, kun Dezső Wiczián; Győr, 1942);
  • Hazai egyháztörténelem (lernolibro, Bp., 1957).

Fonto[redakti | redakti fonton]