Jenő Sebestyén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Sebestyén
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de junio 1884(nun 1884-06-08)
en Hungario Csúza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 2-an de junio 1950
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kalvinana Universitato Gáspár Károli
Okupo
Okupo teologo • filozofo • universitata instruisto
vdr

Jenő Sebestyén [ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Jenő estis hungara kalvinana pastro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyvázsonyi [nadjvAĵonji].

Jenő Sebestyén[1] naskiĝis la 8-an de junio 1884 en Csúza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Suza (Kneževi Vinogradi) en Kroatio), li mortis la 2-an de junio 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Sebestyén frekventis gimnaziojn en Gyönk, Zombor kaj Kecskemét. En la lasta urbo li maturiĝis en 1902, poste li akiris diplomon en Kalvinana Teologia Akademio en 1906. Post la diplomo li estis subpastro en Budapeŝto. Li daŭris la studadojn helpe de stipendio inter 1907 kaj 1910 en Utreĥto (urbo). Hejmenveninta li estis privata instruisto en la teologia akademio, kie li ankaŭ doktoriĝis en 1917. Li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1918, li estis akademiestro inter 1928-1938. Li pensiuliĝis en 1947. Li mortis pro kancero. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar Kálvin és a kapitalizmus (1911)
  • Nietzsche és Kálvin (1917)
  • A református nő lelkivilága (3 volumoj, 1928-1934)
  • Az eucharisztia és az eucharisztikus kongresszusok református szempontból (1937)
  • Isten szuverénitása a politikában (1942)
  • Református Dogmatika (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]