Jenő Szenkár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Szenkár
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1891 (1891-04-09)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 1977 (1977-03-28) (85-jaraĝa)
en Duseldorfo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco HungarioBrazilo
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Nándor Szenkár
Frat(in)oj Dezső Szenkár • Alexander Michael Szenkár
Infano Claudio Szenkar
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Jenő Szenkár [jenO senkAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenkár Jenő estis hungara-germana-brazila dirigento, komponisto.

Jenő Szenkár [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1891 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 1977 en Duseldorfo (Okcidenta Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Szenkár devenis el juda muzikista familio. Li studis komence muzikon kun sia patro, kiu estis elstara orgenisto, poste en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio inter 1908 kaj 1911. Lia ĉefinstruisto estis Viktor Herzfeld. Post siaj studoj li estis helpekzercisto en pluraj teatroj, en 1912 li dirigentis en germana teatro de Prago, inter 1913-1915 en Teatro Népopera. Ekde la sekva jaro li vivis eksterlande, en Salzburg li dirigentis kaj instruis en Mozarteum (1915-16), en Altenburg (1916-20), Operejo de Frankfurto ĉe Majno (1920-1923), Operejo de Berlino (1923-24, ankaŭ muzika direktoro), Operejo de Kolonjo (1924-33). En 1933 li fuĝis pro la nazioj al Vieno. Iom poste li ricevis laboron en Moskvo, li estis ĉefdirigento de la filharmonia orkestro. En 1937 li denove fuĝis pro purigado de Stalino tra Kairo kaj Tel-Avivo al Rio-de-Ĵanejro, kie li vivis jardekon kaj fondis la nacian simfonian orkestron. En 1950 li reiris al Okcidenta Germanio. Inter 1950-1952 li estis muzika direktoro en Mannheim kaj estis samtempe gastodirigento en Kolonjo, poste li laboris en Operejo de Düsseldorf. Li ankaŭ komponadis, sed pli malofte.

Elektitaj dirigentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]