Jenő Szinyei Merse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Szinyei Merse
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1888 (1888-12-07)
en Budapeŝto
Morto 8-an de septembro 1957 (1957-09-08) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Jenő Szinyei Merse [sinjei merŝe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szinyei Merse Jenő estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Jenő Szinyei Merse [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1888 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de septembro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Szinyei Merse akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1911, poste li ricevis postenon en ministerio pri religio kaj eduko. Li edziĝis en 1918, baldaŭe li havis 4 gefilojn. Inter 1926 kaj 1944 li estis parlamenta deputito, resume li estis trifoje elektita. Inter 1942 kaj 1944 li estis ministro pri religio kaj eduko en Kabineto Kállay. Li ricevis la titolojn imperiestra kaj reĝa ĉambelano, krome reĝa sekreta konsilisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]