Jenny Everywhere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenny Everywhere
fikcia homo
Informoj
Sekso ina
Ekipita per ŝultrotuko, aviadilaj okulvitroj
vdr

Jenny Everywhere (Esperante: Jenjo Ĉie), ankaŭ konata kiel "La Transformisto", estas publika havaĵa fikcia ulino, originala kreita de kanadana komiksoartisto Steven Wintle. Anoj de la retkomunumo Berbelith kunkreis ĝin.[1]

Jenny Everywhere estis aparte kreita kiam siaj kreintoj ne sukcesis trovi alian liberan fikciulon. Oni priskribas ŝin kiel ambaŭ ekzistanta en ĉiuj realecoj kaj povante sintransporti inter realecoj. Tio donas al la fikciulo la povo de esti inkludita al la universo de ia ajn verko.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Kreante la fikciulon, Steven Wintle priskribis ŝin dirante:

Ŝi havas mallongan, nigran hararon. Ŝi kutime vestas aviadilajn okulvitrojn sur sia kapo kaj ŝultrotukon ĉirkaŭ sia kolo. Aliflanke, ŝi vestas komfortajn vestaĵojn. Ŝi estas mezgranda kaj havas bonan memimagon pri sia korpo. Ŝi estas tre memfida kaj karismplena. Ŝi ŝajnas esti azianaindianodevena. Ŝi estas ridema.[2]

Li plue priskribis ŝin tiel: "se Tinĉjo aŭdis Le Tigre kaj aliĝis al Fantastaj Kvar. Ŝi estas ekscitema, pasia, atentema, scivolema kaj zorgema. Kiel Kapitano Marvel, ŝi estas vere povplena junulo."[3] La kreado de Jenny estis parte inspirita je Octobriana.[4]

Permeso[redakti | redakti fonton]

La kreintoj de la fikciulo insistas, ke ia verko, kiu enhavas ŝin devas ankaŭ enhavi la jenan tekston: "La fikciulo Jenny Everywhere estas disponebla por uzado de iu ajn, kun nur unu kondiĉe: Ĉi tiu paragrafo devas esti inkluzivita en ĉia publikaĵo, kiu enhavas Jenny Everywhere, ke aliuloj povas uzi tiun proprietajon laŭvole. Ĉiuj rajtoj inversitaj."[2][5] Tamen, tio ne signifas, ke ĉiu kun Jenny Everywhere estas senkopirajta kaj libere uzebla, kaj homoj ankoraŭ povas teni kopirajtoj de siaj unikaj fikciuloj, rakonto, artaĵoj kaj titolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steven Wintle The Webcomic Beacon Episode 20. webcomicbeacon.com. Arkivita el la originalo je 2008-05-23. Alirita 2008-04-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-23. Alirita 2016-05-25.
  2. 2,0 2,1 Barnett, David, "Jenny Everywhere never went away", The Guardian, November 6, 2008. Kontrolita 2008-11-06.
  3. Steven "Moriarty" Wintle Open Source Comic Book Characters. Barbelith. Arkivita el la originalo je 2006-06-14. Arkivigite je 2006-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-06-14. Alirita 2016-05-25.
  4. . in search of jenny everywhere (2008-03-17).
  5. Steve Lohr. "Ideas & Trends: The Sharing Society; In the Age of the Internet, Whatever Will Be Will Be Free", New York Times, 2003-09-14. Kontrolita 2003-09-14.