Jenny Holzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenny Holzer
Persona informo
Jenny Holzer
Naskiĝo 29-an de julio 1950 (1950-07-29) (73-jaraĝa)
en Gallipolis
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Rod-Insula Lernejo de Dezajno • Ohia Universitato • Universitato de Ĉikago vd
Profesio
Okupo pentristo • skulptisto • desegnisto • vidartisto • konceptartisto • instalada artisto vd
Laborkampo konceptarto vd
Aktiva en Nov-Jorko • Hoosick Falls vd
Verkado
Verkoj 125 Years vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jenny Holzer (naskiĝinta la 29-an de julio 1950)[1] estas renoma usona artistino el Novjorko kaj unu el la plej gravaj artistinoj en la mondo[2]. La arto de Holzer ĉeestis en multaj ekspozicioj kaj publikaj spacoj tra la tuta mondo. Holzer ricevis la Oran Leonon de la Venecia Bienalo en 1990.

La ĉefa fokuso de sia laboro estas la uzo de vortoj (kun simbola signifo en ekzemple la usona vivo) kaj tekstoj en vidaj spektakloj kiel forumo en publikaj spacoj[3] por kundividi siajn ideojn elektronike. Ŝiaj artaĵoj konsistas el sloganoj, simboloj kaj stereotipoj kiuj starigas demandojn pri la socia kunteksto en kiu vortoj kaj bildoj funkcias kaj nin manipulas[4].

Holzer apartenas al la feminista generacio de artistoj kiu aperis ĉirkaŭ 1980, serĉantaj novajn vojojn fari de tekstoj implican parton de vidaj objektoj[3]. La publika dimensio estas integra parto de la laboro de Holzer. Ŝiaj grand-skalaj instalaĵoj inkluzivis reklamo-panelojn, projekciojn sur konstruaĵoj kaj aliaj arkitekturaj strukturoj kaj iluminis elektronikajn montriĝojn. LED-signoj fariĝis sia plej videbla rimedo, kvankam ŝia verkara praktiko inkluzivas larĝan gamon de medioj inkluzive de stratafiŝoj, pentritaj signoj, ŝtonaj publikaj benkoj, pentraĵoj, fotoj, sono, video-projekcioj, Interreto, T-ĉemizoj ktp. Teksto-bazitaj lumprojekcioj estis centra al la arta praktiko de Holzer ekde 1996. Depost 2010, siaj LED- signoj fariĝis pli skulptaj.

Fine de la 1970-aj jaroj ŝi komencis afiŝi anonimajn afiŝojn en la stratoj de Manhattan, Novjorko, kun mallongaj mesaĝoj aŭ aforismoj (la tn. truisms) denuncantajn diversajn informojn de maljusteco, subpremo kaj misuzo de potenco. En 1971 ŝi komencis gravuri mesaĝojn sur aluminio kaj bronzo.

Vivkuro kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en Gallipolis, Ohio, en ĉirkaŭaĵo de respublikanoj kaj cevalbredistoj. Ŝia patro estis atleto kaj aŭtovendisto. Jam kiel studentino Jenny partorpenis en manifestacioj kontraŭ la milito en Vjetnamio, prefere ol esti republikano[4]. Ŝi sekvis artkolegion ĉe la Universitato de Ĉikago, poste en la Universitato de Ohio. Poste ŝi studis ĉe la Rod-insula School of Design. Tiutempe ŝi estis multe influita de la artaĵoj de Marcel Duchamp. Post kiam tiuj lernejoj ne multe aprezis ŝiajn artlaborojn, ŝi aliĝis al la sendependa studprogramo de la Muzeo Whitney de Usona Arto, kiu donas al junaj artistoj tutjaran orientiĝon en la arta mondo de Novjorko. Pere de tiu studprogramo ŝi konatiĝis ankaŭ kun orientaj ideoj, apud la okcidentaj, sed kiujn ŝi opiniis malpli alireblaj por la popolamaso. Tie ŝi naskis sian ideon krei kion ŝi nomas 'truisms', longa serio de one-liners en formo de "popolaj eldiroj" kiuj esprimis sian ideon de 'ĉio kio povus esti bona aŭ malbona en la mondo". Tiuj 'truisms' ne celas fari valorjuĝon, esprimante la veron per siaj originaj parolantoj'[4].

Ŝia trarompo venis en 1982 per ŝiaj elektronikaj (LED)-instalaĵoj en publikaj spacoj kiel granda komputile animaciita reklamopanelo fiksita sur oficeja konstruaĵo en la koro de Times Square, Novjorko.

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter ŝiaj komencaj publikaj laboroj, la artaĵo Truisms (1977–1979) estas inter ŝiaj plej konataj[5]. Ŝi uzis aliajn Truisms sur afiŝoj, T-ĉemizoj kaj glumarkoj kaj uzis ilin en ŝtonaj benkoj. Fine de 1980, sia poŝtarto (mail art) de strataj flugfolioj estis montritaj en la ekspozicio Sociaj Strategioj fare de Virinaj Artistoj ĉe la Londona Instituto de Nuntempaj Artoj[6].

La rimedo de modernaj komputilaj sistemoj fariĝis grava ero en la laboro de Holzer en 1982, kiam la artisto instalis sian unuan grandan elektronikan signon sur konstruaĵo en Times Square, Novjorko. La uzo de lum-eligantajn diodojn (LED) permesis al Holzer atingi pli grandan spektantaron. La tekstoj en ŝia serio Survival (Supervivo), kompilita inter 1983-1985, aludas la grandan doloron, ĝojon kaj ridindecon de vivo en nuntempa socio[7]. En la jaro 1986 Holzer komencis labori el ŝtono.

En 1989, Holzer fariĝis la dua virina artisto elektita por reprezenti Usonon ĉe la Venecia Bienalo en Italio. Ĉe la 44-a Bienalo en 1990 ŝiaj LED-ŝildoj kaj marmoraj benkoj okupis solenan ekspozician spacon en la usona pavilono. Ŝi ankaŭ desegnis afiŝojn, ĉapelojn kaj T-ĉemizojn kiuj estis venditaj en la stratoj de Venecio. Kun la instalaĵo Mother and Child (Patrino kaj Infano), ŝi gajnis la Leone d'Oro por la plej bona pavilono.

Dum Holzer mem verkis siajn tekstojn por la plimulto de siaj artaĵoj inter 1977 kaj 2001, ekde 1993 ŝi plejparte uzis tekstojn skribitajn de aliaj, inkluzive de literaturaj tekstoj de aŭtoroj kiel la pola Nobel-laŭreato Wislawa Szymborska, Henri Cole, Elfriede Jelinek, Fadhil Al Azzawi, Yehuda Amichai, Mahmoud Darwish, Khawla Dunia kaj Mohja Kahf. Ekde 2010, la laboro de Holzer estis koncentrita sur registaraj dokumentoj, koncerne al Irako kaj la Meza Oriento[8]. Uzante ankaŭ tekstojn el tre malsama kunteksto, en siaj pli lastatempaj projektoj ŝi uzis registarajn dokumentojn[9] kaj dokumentojn rilate al la milito en Irako. Ekzemple, granda LED-artaĵo prezentis eltiraĵojn de raportoj pri elzamenado de usonaj soldatoj akuzitaj de malobservoj de homaj rajtoj kaj de militkrimoj en la malliberejo Abu Ghraib en Bagdado— farante publika tion kio iam estis sekreta kaj ekspoziciis la "milit-komerc-distran komplekson"[10].

Holzer ofte parolas pri temoj kiaj milito (nuklea holokaŭsto) kaj morto (aidoso), naturmedio, perforto, subpremo, malriĉeco, sekseco, feminismo, potenco de big business (multnaciaj entreprenoj) kaj big govenrment (tutpovaj registaroj). La artistino ofte utiligas la retorikon de modernaj informaj sistemoj por pritrakti la politikon de diskurso[11]. Ŝi ĉefe celas prilumi ion pensitan en silento kiu fakte devus resti kaŝita[11]. 0

Kritikisto Samito Jalbuena skribis ke publika uzo de lingvo kaj ideoj fare de la artistino ofte kreas ŝokantajn apudmetojn — kiuj komentas pri seksa identeco kaj genraj rilatoj ekzemple “Seksaj diferencoj estas ĉi tie por resti”) sur ŝildo je la enirejo de kinejo — aŭ foje elkrioj de kolero kiel “Misuzo de potenco venas sen iu surprizo” en formo de lumigitaj tekstŝildoj en Times Square[12].

Selekto de artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Living Series (Viva Serio - en la fruaj 1980-aj jaroj), en kiu Holzer uzis grandegajn komunikajn perilojn kiel bronzaj memortabuloj kaj billboards
  • Under a Rock (Sub Roko-1986), serio apudmetanta elektronikajn mesaĝojn kun poeziaj frazoj gravuritaj en ŝtonaj benkoj kaj sarkofagoj[13].
  • Laments (Lamentoj - 1989), multimedia instalaĵo ĉe la Dia Art Foundation[14], prezentanta 13 ŝtonajn sarkofagojn[15], ĝis hodiaŭ ŝia plej kompleksa kaj plej spektakla LED-instalaĵo.
  • Please Change Beliefs (Bonvolu ŝanĝi kredojn - 1995), interaktiva artaĵo kreita por la interreta arta galerio adaweb, inkluzive de pluraj ekzemmoj de Truisms de la artisto27. Unu el ŝiaj Truisms estas ekzemple: “Estas en via mem-intereso trovi vojon por esti tre dolĉa, karesema”[16].
  • For the Capitol (Por la Kapitolo - 2007), noktaj projekcioj de citaĵoj de Prezidantoj John F. Kennedy kaj Theodore Roosevelt pri la rolo de arto kaj kulturo en usona socio[17].
  • For SAAM (2007), la unua cilindra kolumno de lumo kaj teksto, kreita per blanka elektronika LED kiu prezentis tekstojn de kvar verkoj el la serio Truisms de la artisto — Living (elektoj), Survival (elektoj) kaj Arno, komisiita de la Smithsonian American Art Museum |en [18].
  • Redacted Paintings (Redaktitaj Pentraĵoj - 2008), reproduktantaj malsekretigitajn notojn, kun multe de la teksto nigrigita fare de cenzuristoj.
  • For Leonard Cohen (2017), serio de grandskalaj lumprojekcioj sur turstokejo n-ro 5, unu el plej grandaj ikonecaj arkitekturaj strukturoj de Montrealo, kreita en la kadro de la ekspozicio pri nuntempa arto Leonard Cohen – A Crack in Everything de la Musée d'art contemporain de Montréal | fr. La instalaĵo prezentis frazojn de poemoj kaj kantoj de Leonard Cohen, projektitajn en la franca kaj la angla lingvoj dum kvin noktoj, komencinte la 7-an de novembro, dato de la unua datreveno de la morto de Cohen, ĝis la 11-a de novembro, 2017.[19]

Artaĵoj konstante videblaj[redakti | redakti fonton]

  • Verda Tablo (1992), granda granita piknika tablo kun surskriboj, parto de la Kolekto Stuart, publika arto en la kampuso la Universitato de Kalifornio, San Diego.
  • Instalaĵo por Schiphol (1995), konstanta instalaĵo en la Amsterdama Flughaveno Schiphol, Nederlando
  • Erlauf Paca Monumento (1995), subĉiela instalaĵo kun tekstoj kiu rememorigas perditajn vivojn kaj akiritan pacon dum la dua mondmilito en Erlauf, Aŭstrio.
  • Instalaĵo por la Guggenheim Muzeo Bilbao (1997) konstanta instalaĵo, kiu troviĝas de la ĉefa ĉambro de la Guggenheim Muzeo, kun altaj LED-kolumnoj kun teksto en la angla kaj la eŭska lingvoj.
  • Bench (de la serio Survival kun 8 benkoj) (1997), benko farita el verda marmoro ĉe la Galerio Faulconer en Grinnell College kun la portugallingva surskribo: Numa sonho voce encontrou uma jeito de sobreviver e se encheu de alegria (En revo vi vidis manieron supervivi kaj vi estis ĝojplena)
  • Untitled (1999), instalaĵo por Isla de Esculturas, Pontevedra, Hispanio

Serigrafiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Massachusetts Museum of Contemporary Art Holzer prezentis en 2007 serion de 15 serigrafiaĵoj, ĉiu en sama grandeco (mezgrandaj kanvasoj), portas reprodukton de PowerPoint diagramo uzita en 2002 por informi (eks-)prezidenton George W. Bush, Donald Rumsfeld kaj aliaj pri la usona plano por invadi Irakon. Holzer trovis ĉi tiujn dokumentojn ĉe la retejo de la sendependa, ne-registara organizaĵo National Security Archive (Nacia Sekureca Arkivo - nsarchive.org), kiu siavice akiris ilin pere de la Freedom of Information Act (Leĝo pri libereco de informoj) kaj uzis ilin kiel fonta materialo por sia laboro ekde 2004[20]. Aliaj pentraĵoj prezentas konfesojn aŭ leterojn de ĉiuspecaj kaptitoj de kaj iliaj familiaj aŭ interŝanĝoj rilate al torturo samkiel fingrospuroj de kaptitoj kaj mapoj de Bagdado[21].

Danco[redakti | redakti fonton]

La unua dancprojekto de Holzer estis en 1985, “Holzer Dueto … Truisms” kun Bill T. Jones. En 2010, ŝi kunlaboris kun la koreografo Miguel Gutierrez por la serio Co-Laboritoria ĉe la Instituto de Nuntempa Arto en Bostono. Estis 10 dancistoj kiuj dancis en ĉambro en kiu la vortoj de Holzer estis projekciitaj sur la murojn.[22]

Publikaĵoj de Holzer[redakti | redakti fonton]

  • A Litte Knowledge (Malgranda Scio), 1979
  • Black Book (Nigra Libro),1980
  • Hotelo (kun Peter Nadin,1980
  • Living (kun Nadin), 980
  • Eating Friends (Manĝante Amikojn), 1981
  • Eating through Living (Manĝi per vivado),1981
  • Truisms and Essays ,1983[23]
  • The Venice Installation (La Venecia Instalaĵo),1990
  • Die Macht des Wortes (germana por La povo de la vorto), 2006

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1978 Holzer okazigis multnombrajn solajn kaj grupajn ekspoziciojn, inkluzive de la Solomon R. Guggenheim Muzeo en Novjorko (1989), la Kunsthalle Düsseldorf (1990), la Muzeo de Arto en Dallas (1993), la Muzeo pri Nuntempaj Artoj en Houston (1997), la Neue Nationalgalerie en Berlino (2002), la Aŭstralia Centro por Nuntempa Arto en Melburno (2006) kaj la Whitney Muzeo de Amerika Arto en Novjorko (2009). Ŝiaj lumprojekcioj estis videblaj en ikonaj publikaj spacoj kiel la Monda Komerca Centro en Novjorko aŭ la Reichstag de Berlino kaj en urboj kiel Bostono, Prago, Vieno, Singapuro, Novjorko, Dublino, Londono, Parizo kaj Bonaero.

Ŝiaj artaĵoj estas en muzeokolektoj de ekzemple Centre Pompidou en Parizo, MoMA kaj la Muzeo Solomon R. Guggenheim en Novjorko, la Tate Collection en Londono kaj la MACBA en Barcelono[24]. Ŝi ankaŭ sciis invadi la televidostacion MTV per siaj 'Holzerismoj'[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvo-artaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) "Jenny Holzer". Art HIstory Archive: Biography & Art.
  2. (en) Marcus, J.S., "Paradigm Shift", Art + Auction, januaro 2009, p. 21.
  3. 3,0 3,1 (en) Roberta Smith, "Sounding the Alarm", en: Words and Light, New York Times, la 12-an de marto 2006.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Grace Glueck, And now, a few words from Jenny Holzer, The New York Times, la 3-an de decembro 1989.
  5. (en) Phaidon Editors (2019). Great women artists. Phaidon Press. p. 192. ISBN 978-0714878775.
  6. Issue: Social strategies by women artists : an exhibition Exhibition catalogue published in conjunction with show held November 14 - December 21, 1980. Text by Lucy R. Lippard and Margaret Harrison. Published by Institute of Contemporary Arts, 1980. (ISBN 090526309X) /9780905263090
  7. Jenny Holzer Arkivigite je 2018-12-04 per la retarkivo Wayback Machine Grinnell College, Grinnell.
  8. (en) Rubin, Edward; Holzer, Jenny, "Art Newspaper" – interjuvo en marto 2010.
  9. Kiki Smith (majo 2012), Jenny Holzer Intervjuo.
  10. (en) Smith, Roberta (2009-03-12). "At the Whitney Museum, a Retrospective on a Career of Sounding the Alarm". The New York Times, ISSN 0362-4331.
  11. 11,0 11,1 (en) "Phillips: NY010510, Jenny Holzer". Phillips.
  12. (en) Jalbuena, Samito, "Business Mirror, "Hello, men of Asia, meet Jenny Holzer in Singapore Arkivigite je 2020-03-21 per la retarkivo Wayback Machine", Pearl Lam Galleries, la 18-an de aprilo 2014.
  13. (en) Full Text of Jenny Holzer, Internet Archive.
  14. Noto: Dia Art Fondumo, alternativa ekspozicia spaco en Manhattan, Novjorko
  15. Roberta Smith, Flashing Aphorisms By Jenny Holzer at Dia The New York Times, la 10-an de marto 1989.
  16. (en) MOCA award to distinguished women in the arts honors celebrated visual artist Jenny Holzer, arĥivita la 29-an de oktobro 2013 ĉe Wayback Machine Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso.
  17. (en) 'For the Capitol': Illuminated Reflections on the Potomac.
  18. Jenny Holzer, For SAAM (2007) Smithsonian American Art Museum, Washington, D.C.
  19. (en) "Jenny Holzer : For Leonard Cohen", MAC Montréal.
  20. (en) Ken Johnson, Jenny Holzer Makes Light of Poems and Beats Swords Into Paintings, New York Times, la 26-an de decembro 2007.
  21. Roberta Smith, Sounding the Alarm, in Words and Light, The New York Times, la 12-an de marto 2009.
  22. Claudia La Rocco, Her Words, His Movement, Their Collaboration, The New York Times, la 23-an de julio 2010.
  23. (en Jenny Holzer Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, Guggenheim Collection.
  24. Jenny Holzer en MACBA