Jenny Jugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jenny JUGO)
Jenny Jugo
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1904 (1904-06-14)
en Mürzzuschlag
Morto 30-an de septembro 2001 (2001-09-30) (97-jaraĝa)
en Königsdorf
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Friedrich Benfer
Okupo
Okupo filmaktoro
vdr

Jenny JUGO, origine: Eugenie WALTER (naskiĝis la 14-an de junio 1905, mortis la 30-an de septembro 2001) estis aŭstra aktorino.

Naskiĝinte en Mürzzuschlag, Steiermark, ŝi en la aĝo de 16 jaroj edziniĝis al la itala aktoro Emmo Jugo kaj transloĝiĝis al Berlino. Kvankam la geedzeco post unu jaro jam fiaskis, ŝi plu uzis la familian nomon Jugo.

En la jaro 1924 Jenny Jugo unuafoje aperis en mutfilmo. Aktorajn lecionojn ŝi prenis nur en la 1930-aj jaroj, kiam la sonfilmoj evoluis kaj postulis ankaŭ parolajn kapablojn. Dum la sekvaj jaroj ŝi brilis ĉefe en filmoj de la reĝisoro Erich Engel.

En 1950 Jenny Jugo edziniĝis al la aktoro Friedrich Benfer kaj retiriĝis el la aktorado. Ŝi mortis en Geretsried, Bavario.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Puppe vom Lunapark (1924)
  • Casanova (1927)
  • Heute nacht – eventuell (1930)
  • Wer nimmt die Liebe ernst? (1931)
  • Herz ist Trumpf (1934)
  • Allotria (1935)
  • Pygmalion (1935)
  • Unser Fräulein Doktor (1940)
  • Die Gattin (1943)
  • Träum nicht, Annette (1948)
  • Königskinder (1949)