Saltu al enhavo

Jenny Nyström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Jenny Nyström (badmintonisto).
Jenny Nyström
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1854 (1854-06-13)
en Kalmar
Morto 17-an de januaro 1946 (1946-01-17) (91-jaraĝa)
en Bromma församling
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter 11B:33 (1946–) 59° 21′ 21″ Nordo 18° 01′ 35″ Oriento / 59.3557 °N, 18.0263 °O / 59.3557; 18.0263 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Académie Julian (1882–1886)
Reĝa Svedia Akademio de Liberaj Artoj (1873–1881)
Lernejo de belaj artoj Valand en Gotenburgo (1865–1873) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Daniel Nyström (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Curt Nyström Stoopendaal Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
artisto
kartunisto
ilustristo
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jenny NYSTRÖM (naskiĝinta la 13-a de junio 1854, mortinta 17-a de januaro 1946) estis sveda artisto kaj ilustristo. Jenny Nyström estas konata kiel kredanto de la nordia fikcia elfa figuro. Ŝi unuigis en siaj bildoj festadon de kristnasko kaj popoltradicion. La fervoron de ŝi iom poste sekvis ankaŭ la finnaj Rudolf Koivu (1890–1946) kaj Martta Wendelin (1893–1985).

Nyström estas la kreinto de la koncepto de la kristnaska elfo. La elfo estas malnova nordia mitologia estaĵo, sed antaŭ la verko de Nyström, la elfo ne estis asociita kun kristnasko, krom eble en la senco ke en la kamparo, manĝaĵo estis portata al la elfoj dum Kristnasko, kiuj laŭsupoze loĝis en staloj, muelejoj, garbejoj, kaj en Finnlando ankaŭ en saŭnoj, ktp.

Nyström naskiĝis en Kalmar en familio de kantoro Daniel Nyström kaj popollerneja instruisto Anette Nyström. Jenny estis okjara, kiam la familio transloĝiĝis al Gotenburgo. En 1865 Jenny komencigis artan lernejon en Gotenburgo, en la Lernejo de belaj artoj Valand. En 1873 ŝi komencis artajn studadojn en la Reĝa Svedia Akademio de Liberaj Artoj de Stokholmo, kie ŝi studis ĝis 1881. Nyström studis ankaŭ en Parizo en 1882–86, precipe en la Académie Julian. Nyström geedziĝis en 1887 kun Daniel Stoopendaal. Ilia filo Curt Nyström Stoopendaal sekvis antaŭbildon de sia patrino kaj fariĝis julkarta kaj afiŝa artisto.