Jens BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Jens BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Jens.

Jens
Blazono de Jens
Blazono de Jens
Blazono de Jens
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 5′ 52″ N 7° 15′ 51″ O / 47.09778 °N, 7.26417 °O / 47.09778; 7.26417 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 52″ N 7° 15′ 51″ O / 47.09778 °N, 7.26417 °O / 47.09778; 7.26417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 675
Areo 4,58 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 2565
Komunumkodo 0738
Mapo de Jens
Mapo de Jens
Mapo de Jens
vdr

Jens estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jens situas en la Berna Lagolando kvar kilometrojn sude de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Jens kun la kvartaloj Hubel kaj Hungerberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,58 km², de kiuj 22,8% estas kovritaj de arbaro, 69,6% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jens limas en nordo al Port, en nordnordoriento al Aegerten, en oriento al Worben, en sudoriento al Kappelen, en sudokcidento al Merzligen, kaj en okcidento al Bellmund.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1317 de Bellmund al Lyss kaj la vojo de Studen al Hermrigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Lyss. Per la loka buso n-ro 38 al la stacidomo de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Jens datiĝas el la jaro 1229 kiel Gens. En la jaro 1335 Ulriko de Sutz vendis sian havaĵon en Jens al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1398 Jens fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin kunigis kun Worben al la tribunalkvartalo Jens de la Kamparvoktejo Nidau. Per la konstruo de la Binnen-Kanalo fine de la 19-a jarcento la marĉo estis senakvigita kaj la gajnita teritorio povis esti uzata por intensiva agrikulturo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Jens

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]