Jens S. Larsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jens Stengaard Larsen)

Jens Stengaard LARSEN naskiĝis en 1959 en Jutlando, la kontinenta parto de Danio. Studinte la fakojn bibliotekistan kaj komputistan, li en 1992 fine cedis al sia lingva pasio, kaj ekstudis ĝeneralan lingvistikon en Kopenhago.

Jam en 1973 lia lingvopasio instigis lin lerni Esperanton. Dum la jaroj li havis nekalkuleblan nombron da etaj kaj mezgrandaj postenoj en la Esperanto-movado; li estas redaktoro de Esperanto en Danio, la revuo de Dana Esperanto-Asocio. El pliaj meritoj menciindas vico da elsendoj en la loka televido de Stubbekøbing, 180 km sude de Kopenhago, kaj (kun aliaj) nova dana-esperanta vortaro en 2010, ekzistanta ankaŭ rete kaj konstante aktualigata.

Jens S. LARSEN estas lingva revizianto de la magazino MONATO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]