Jenő Kemechey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Kemechey
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1862 (1862-12-28)
en Kráľovský Chlmec
Morto 14-an de januaro 1905 (1905-01-14) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jenő Kemechey [kemeĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemechey Jenő estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi.

Jenő Kemechey naskiĝis la 28-an de decembro 1862 en Hungario, en Királyhelmec (nuntempa Kráľovský Chlmec en Slovakio). Li mortis la 14-an de januaro 1905 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Kemechey komence lernis en Eger por esti pastro, poste li pristudis juron en universitato de Budapeŝto. Poste li eklaboris en diversaj lokoj, precipe en ŝtataj oficejoj. En 1891 li iris al Szeged, kie li redaktis la lokan gazeton. En 1894 li iris al Budapeŝto, kie li raportis pri la parlamenta laboro por gazeto Budapesti Hírlap.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar gentry-történetek 1891 - novelaro
  • A kis király (La eta reĝo) 1899 - romano
  • Magyar mohikánok 1901 - noveloj
  • Bodrogközi történetek 1902 - noveloj
  • Magyarország nagyasszonyai 1902 - romanecaj biografioj
  • A föld 1902 - dramo
  • Az emigráns 1904 - teatraĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]