Jeppesen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeppesen
Jeppesen
negoco vd
Dum 1934 - nekonata/nuntempe
Jura formo Filio de Boeing
Fondintoj Elrey Borge Jeppesen vd
Sidejo Inverness, Kolorado, Usono
Lando Usono
Agokampo Navigado
Posedata de Boeing vd
TTT ww1.jeppesen.com/index.jsp
vdr

La Jeppesen estas usona kompanio kiu estas rekonata por navigada mapo, speciale aeronaŭtika mapo por pilotoj. Jeppesen estas filio de Boeing ekde 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jeppesen estas fondita de piloto Elrey Borge Jeppesen (1907-1996), la piloto de Varney Air Lines. Dum la lia servo, Jeppesen faris aeronaŭtikan ĉarton por uzi ĝin en navigado dum la flugo. Unue li fabrikis mapon por persona uzo, tamen liaj kolegaj pilotoj sciiĝis ke lia mapo estis helpanta. Li vendis lian mapon al aliaj pilotoj. Liaj kolegoj oferis sian navigadan kursdatumon al Jeppesen por aldoni en lia maplibro.[1]

En fino de 1930-aj jaroj, Varney Air Lines estas merĝita kun aliaj aerlinioj, formis United Airlines. United Airlines oficiale komencis uzi lian maplibron. Jeppesen retiris el laboro por koncentrigi lian negocon. En 1941, Jeppesen translokigis sian kompanion el Salt Lake City, Utah al Denver, Kolorado. Jeppesen kunlaboris kun CAA[noto 1] por enkonduki navigadan procedruon kaj fondi Nacia Fluga Datuma Centro.

Ekde 1950-aj jaroj, Jeppesen koncentrigis kaj plilargis negocon de fluga navigado. En 1973, Jeppesen unue uzis flugadministran komputilan gvidantan sistemon (FMCGS). Tio estis unua prototipo de nuntempa elektronika navgada datumbazo.

En 2000, Boeing aĉetis Jeppesen el Tribune Company. Jeppesen aĉetis C-MAP, la kompanio kiu estis rekonata por cifereca marmapa datumbazo kaj ĝia servo. Tamen en 2016 Jeppesen vendis ĝin al Digital Marine Solutions, finis sian marmapan negocon.

Aeronaŭtika mapo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa produkto de Jeppesen estas aeronaŭtika ĉarto kaj ĝia servo. La mapo de Jeppesen estas signifa en aviada navigado, ĉar ĝia populareco en navigado. Pilotoj ofte nomigas mapon de Jeppesen kiel "Jeppesen Chart"[noto 2] (esperante Jeppesena Mapo) aŭ simple "Jepps". Jeppesen ankaŭ oferas mapdatumon tra komputilo kaj elektronikoj, do pilotoj eblas ne nur kun libro, ankaŭ eblas legi mapon tra tabulkomputilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poste iĝis Federacia Aviada Administracio en 1956.
  2. En marnavigado, la mapo por navigado ofte nomigas kiel "ĉarto" (angle Chart).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Goyer. La ĉarto estas mortita. Flying, 23-an de aŭgusto 2011. p. 8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]