Jeremy Steig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeremy Steig
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1942 (1942-09-23)
en Manhatano
Morto 13-an de aprilo 2016 (2016-04-13) (73-jaraĝa)
en Jokohamo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Fiorello H. LaGuardia High School • High School of Music & Art • City and Country School
Familio
Patro William Steig
Patrino Elizabeth Mead
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • flutisto
vdr

Jeremy Steig (naskigis la 23-an de septembro 1942 en Novjorko) estas usona ĵazflutisto kaj unu el la iniciintoj de ĵazroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jeremy Steig naskiĝis en 1942 je Greenwich Village (Novjorko). Lia patro William Steig estis fama desegnofilmisto (i.a. kreinto de la filmfiguro Shrek), lia patrino Liza Steig (fratino Margaret Mead) estis direktisto de la artosekcio ĉe Lesley College. Ankaŭ Jeremy Steig laboras kiel pentristo kaj grafikisto.

En la aĝo de 6 jaroj li komencis ludi bekfluton, transiris en la aĝo de 11 al transversa fluto kaj havis unuajn prezentadojn en la aĝo de 15 dum sia lerneja tempo ĉe la Altlernejo de Muziko kaj Arto. Tie ankaŭ komencis la kunlaboro daŭranta ĝi nun kun sia lerneja amiko, kontrabasisto Eddie Gomez. Li studis fluton ĉe Paige Brook, tiam flutisto de la Novjorka Filharmonio. La unua sondisko "Flute Fever" kun pianisto Denny Zeitlin aperis en 1963. Ĉi tiu ĉefstil-ĵaza albumo trovis daŭrigon per la fruktodona muzikado kun pianisto Bill Evans, kun kiu li dum 10 jaroj muzikis je ĉiu el ties novjorkaj koncertoj dum la lasta programparto. El ĉi tiu tempo devenas la albumo "What’s New" (1969). Lia unua propra bando „Jeremy and the Satyrs“ ekzistis ekde 1962 kaj estis unu el la unuaj ĵazrokaj ensembloj, kvinopo kun fluto, muzikilaj klavaroj (Warren Bernhardt), blusrokeca gitaro/buŝharmoniko/kantvoĉo (Adrian Guillery), baso (denove Eddie Gomez) kaj frapinstrumentaro (Donald McDonald), kiu muzikis en 1968 por samnoma sondisko kaj parte estis pligrandigita per Mike Mainieri.

Steig ludis kaj surdiskigis kun muzikistoj de variaj stiloj. Inter ili estis el la blusa tendaro Johnny Winter, Big Joe Williams, Junior Wells kaj el la rokmuzika tendaro Jimi Hendrix, Tim Hardin, Yoko Ono. Krom tio li havis projektojn kun sennombraj ĵazmuzikistoj kiel Eddie Gomez, Art Blakey, Paul Bley, Joe Chambers, Jan Hammer, Joachim Kühn, Paul Winter, Jim Hall, Richie Beirach, Toto Blanke kaj Tommy Bolin, Ray Mantilla kaj Don Alias. Lia aktuala ensemblo konsistas krom li el Vic Juris, Cameron Brown kaj Anthony Pinciotti.

Steig estas unu el la malmultaj ĵazmuzikistoj, kiuj nure ludas fluton. Li uzas ĉiujn aktualaj membrojn de la modernaj koncertfluto-familio ekde fluteto ĝis la basa transversfluto; sur diskoj ekestintaj proks. 1970 oni povas aŭdi lin ankaŭ sur transversfluj el bambuo. Lia sono estas ne preteraŭdebla pro la intencita utiligo de aerbruetoj, transblovaj teknikoj kaj frapsonoj sur la klapoj. Li ankaŭ uzis elektronikajn efektaparatojn.

Pro kaŭzo de motorcikla akcidento, kiu paralizis lin, Steig povas ankoraŭ nur ludi helpe de speciala buŝaĵo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1963 Flute Fever (Columbia)
  • 1968 Jeremy & The Satyrs (Reprise)
  • 1969 Legwork (Solid State)
  • 1969 This Is Jeremy Steig (Solid State)
  • 1969 What’s New (kun la triopo de Bill Evans - Verve)
  • 1970 Wayfaring Stranger (Blue Note)
  • 1970 Energy (Capitol)
  • 1972 Fusion (RCA)
  • 1974 Flute Summit (kun James Moody, Sahib Shihab, Chris Hinze - Atlantic)
  • 1976 Outlaws (Enja)
  • 1977 Crawl Space ( kun Art Farmer)
  • 1977 Firefly (CTI)
  • 1978 Lend Me Your Ears (CMP)
  • 1978 Music for Flute & Double-Bass (kun Eddie Gomez(CMP)
  • 1980 Rain Forest (CMP)
  • 1992 Jigsaw Joe (Triloka)
  • 2003 JAM
  • 2004 IMPROVISED
  • 2005 flute on the edge

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]