Jerry Lee Lewis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lewis en la 1950-aj jaroj.

Jerry Lee Lewis (naskiĝis en Ferriday, Luisiano, Usono, la 29-an de septembro 1935) estas usona pianisto kaj kantisto, pioniro de rokenrolo. La disko "Crazy Arms" estis vendita en 300,000 kopioj en Suda Usono, sed la disko de 1957 nome "Whole Lotta Shakin' Going On" levis Lewis al tutmonda famo. Lewis plialtigis sian famon per kantoj kiaj "Great Balls of Fire", "Breathless" kaj "High School Confidential".