Jesper Lykke Jacobsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesper Lykke Jacobsen

Jesper Lykke Jacobsen
Persona informo
Naskiĝo 23-a de Septembro 1971
en Danio Holstebro, Danio
Lingvoj Esperanto
Nacieco dano kaj franco
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantistofizikistoprofesoro
TTT
Retejo http://www.phys.ens.fr/~jacobsen
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA
Esperantistiĝis en 1985
vdr

Jesper Lykke JACOBSEN (naskiĝis en Holstebro, Danio, 1971) estas esperantisto kun dana kaj franca naciecoj, kaj akademiano.

Li estas fizikisto, universitata profesoro. Li plurfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj, en la branĉoj prozo kaj poezio. Krome, li apartenas al la redakcia teamo de Beletra Almanako.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jesper Lykke Jacobsen naskiĝis en la urbo Holstebro, en la Regiono Meza Jutlando de Danio, kaj studis fizikon kaj matematikon ĉe la Instituto pri Fiziko kaj Astronomio de la Universitato de Arhuzo inter la jaroj 1990 kaj 1994. Ĉe tiu sama loko li komencis siajn doktorigajn studojn en 1994-1996, kiujn li kompletigis per du pliaj jaroj ĉe la Departemento pri Teoria Fiziko de la Oksforda Universitato, en Britio. Dum tiu restado en Oksfordo li entreprenis la revizion, kune kun Konrad Hinsen, de la terminoj pri fiziko kaj optiko por la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

En 1998 li doktoriĝis pri fizikaj sciencoj en la Arhuza Universitato per la disertaĵo Frustro kaj malordo en diskretaj surretaj modeloj[1].

Li poste laboris kiel postdoktoriĝanto ĉe CNRS[2], Laboratorio pri Statistika Fiziko de École Normale Supérieure (LPSENS)[3] de Parizo, kion li faris de 1998 ĝis 1999. De tiu jaro ĝis 2008 li laboris kiel asista profesoro ĉe la Laboratorio pri Teoria Fiziko kaj Statistikaj Modeloj (LPTMS) [4] de la Universitato Paris-Sud, Orsay[5]. Dum tiu periodo, en julio 2002, li edziĝis, kaj en novembro de la sama jaro li habilitiĝis en sia laborcentro per la disertaĵo La du-dimensia Potts-modelo[6]. En 2005 kaj 2007 naskiĝis liaj du infanoj. De 2008 li laboras kiel profesoro ĉe la Laboratorio pri Teoria Fiziko de École Normale Supérieure (LPTENS)[7] kaj en la Universitato Pierre et Marie Curie[8], de 2019 parto de la Universitato Sorbono[9], Parizo.

Lia universitata aktivado portis lin kiel invitita profesoro al lekciaj kursoj en Aŭstralio, Belgio, Britio, Francio, Japanio, Svisio kaj Usono, kaj al multnombraj invititaj prelegoj en Francio kaj tra la mondo. Li apartenas al la Institut Universitaire de France[10] kaj dufoje gajnis la premion “Best paper prize” de Journal of Physics A[11][12] (en 2011 kaj 2016). En 2016 li ricevis la premion Paul Langevin[13][14] de la Société Française de Physique [15]. De 1997 li entute publikigis pli ol 150 artikolojn en internaciaj sciencaj revuoj kaj plurajn ĉapitrojn de libroj. Kvin el liaj doktoriĝantoj mem trovis universitatajn postenojn.

Lige kun sia interesiĝo pri literaturo, li funkciis kiel respondeculo pri la literatura programo de la Kultura Esperanto-Festivalo okazinta en 1996 en Kopenhago (Danio), kaj li estis membro de la LKK de la 57a Internacia Junulara Kongreso, kiu disvolviĝis en Strasburgo (Francio) en 2001. De 2015 (22a numero), li kunredaktas la literaturan revuon Beletra Almanako; samjare, okaze de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (Francio), li estis membro de la LKK, responsa pri tradukado, kaj la rektoro de la 68a sesio de la Internacia Kongresa Universitato.

Li estas amatora pianisto, kaj en 1991 diplomiĝis pri orgenludado kaj ĥora gvidado ĉe la “Kirkemusikskole” en Vestervig (Danio). En 2005, en Ariège (Pireneoj de suda Francio), li gvidis esperantlingvan korusan stud-semajnon, aranĝitan de Jorgos. Jesper ofte gvidas e-lingvajn ĥorojn en aranĝoj kiel Novjara Renkontiĝo kaj Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

Ekde 2016 li instruas kurson pri originala literaturo en Esperanto ĉe la lingvodepartemento ECLA de École Normale Supérieure[16]; kutime dum la vintra semestro okazas enkonduka lingvokurso de Esperanto, la literatura kurso sekvas dum la somera semestro.

En 2019 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto[17].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Prozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Subtenu min!" [20], ricevinta honoran mencion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012, kaj aperinta en Beletra Almanako 15 (oktobro 2012). Pro la samjaraj honoraj mencioj en la branĉoj poezio kaj prozo Jesper ricevis la Premion nova talento.
  • "Arkta simfonio", en Beletra Almanako 16 (februaro 2013).
  • "La Punĉbovlo de la diablo"[21], ricevinta la 3-an premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2013, aperinta en la volumo Belarta rikolto 2013.
  • "La tirkesto", kiu ricevis la 3-an premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2015, publikigita en la volumo Belarta rikolto 2015.
  • "La paradiza turo", ricevinta la 1-an premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016, kaj aperinta en la volumo Belarta rikolto 2016.
  • "La blua arbaro", ricevinta la 1-an premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2019, kaj aperinta en la volumo Belarta rikolto 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]