Jesse Owens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesse Owens
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1913 (1913-09-12)
en Oakville
Morto 31-an de marto 1980 (1980-03-31) (66-jaraĝa)
en Tucson
Mortokialo pulma kancero
Tombo Oak Woods Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato • East Technical High School • North Platte High School
Familio
Edz(in)o M. Ruth Solomon
Okupo
Okupo kurtadistanca kuristo • atleto • longsaltisto
TTT
Retejo http://www.jesseowens.com/
vdr
ג'סי אוונס מצדיע לדגל ארצות הברית לאחר שזכה, ב־4 באוגוסט 1936 במדליית הזהב בתחרות הקפיצה לרוחק באולימפיאדת ברלין.
Jesse Evans salutas la usonan flagon post gajni la oran medalon en la longsalto ĉe la berlinaj olimpikoj la 4-an de aŭgusto 1936.

James Cleveland "Jesse" OWENS (Cleveland, 12-an de septembro 191331-an de marto 1980) estis usona atleto kaj olimpia ĉampiono (Somera Olimpiko 1936 en Berlino), kie li gajnis 4 orajn medalojn pro la jenon:

  • 100-m-a kuro: 10,3 s
  • 200-m-a kuro : 20,7 s
  • 4×100-m-a stafeta kuro (Ralph Metcalfe, Foy Draper, Frank Wykoff, Jesse Owens) : 39,8 s
  • longsalto : 813 cm

Li estas la unua atleto en la historio, kiu gajnis 4 orajn medalojn en unu olimpiko. Kaj la unua longsaltisto, kiu saltis al distanco de pli ol 8 metroj. Tiu monda rekordo eltenis dum 25 jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en malriĉa nigra familio, kiel dua infano. Liaj gepatroj havis entute 10 infanojn. Oni jam frue rimarkis lian enorman atletikan kapablecon. Li ne sukcesis en 1932 membriĝis en la usona olimpia teamo. En majo de 1935, je daŭro de unu tago, li atingis kvin mondajn rekordojn.

Dum la Somera Olimpiko 1936 en Berlino, li atingis per dorsa vento novan mondan rekordon sur 100 m (10,2 s). Li same atingis rekordon en la finalo, la 200-m-an kuron, la longsalton.

La usona teamo venkis la stafetan kuron 4×100 m – Metcalfe, Draper, Wykoff, kaj Owens – je 39,8 s.

Post la konkurso - je peto de la fotografistoj - li saltis unu pluan. Tiam li atingis 8 m kaj 20 centimetrojn, kiu estis pli bona ol la tiama monda rekordo.

Tiam ĝis nuntempe li estas memorata kiel nigrula heroo kaj de la sporto kaj de egalrajteco kontraŭ la rasista ideologio de nazia Germanio.

Post la olimpio, li aperis en cirkoj kaj saltis, kuris. Li mortis pro pulma kancero, li fumis forte dum 35 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]