Jevgenij Trofimoviĉ Salnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jevgenij Trofimoviĉ SALNIKOV)

Salnikov Jevgenij Trofimoviĉ (naskiĝis en 1907, mortis la 27-an de januaro 1979 en Moskvo) estis rusia esperantisto kaj kuracisto.

En Moskvo li en 1959 kunfondis kaj dum dudek jaroj seninterrompe prezidis Moskvan Internacian Esperanto-Klubon. Kandidato de medicinaj sciencoj kaj esperantisto ekde 1922, d-ro Salnikov aktivis ankaŭ internacie kaj i. a. estis vic-prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio. Li estis aŭtoro de multaj artikoloj kaj studoj, kiuj aperis en la Esperanta gazetaro. Salnikov longtempe estis membro de UEA, kaj en la periodo inter la jaroj 1961 kaj 1974 li plenumis la taskojn de vicdelegito kaj fakdelegito de UEA en Moskvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]