Jiĉina montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiĉina montetaro
ĉeĥe: Jičínská pahorkatina
montetaro
Monto Sokol super Turnov
Oficiala nomo: Jiĉina montetaro
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Historia regiono Bohemio
Parto de Nordbohemia tabulo
Najbaras kun
Subtutaĵoj Turnovská pahorkatina, Bělohradská pahorkatina
Akvejo Jizera, Elbo
Plej alta punkto Sokol
 - alteco 562 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 56″ N 15° 12′ 20″ O / 50.63222 °N, 15.20556 °O / 50.63222; 15.20556 (mapo)
Areo 1 248,00 km² (124 800 ha)
Geologia konsisto sabloŝtono, argilŝtono, neovulkanitoj, sedimentoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jičínská pahorkatina
Portalo pri Geografio

Jiĉina montetaro (ĉeĥe: Jičínská pahorkatina) estas montetaro kaj geomorfologia tutaĵo nordoriente de Nordbohemia tabulo. Ĝi prenas partojn de distriktoj Jičín kaj Trutnov en Regiono Hradec Králové, Mladá Boleslav en Mezbohemia regiono, Liberec, Jablonec nad Nisou kaj Semily en Regiono Liberec. La plej alta punkto estas montopinto de monto Sokol (562 m). En la okcidenta parto de la teritorio troviĝas PPR Bohemia paradizo, granda parto de la teritorio apartenas en pli vaste komprenata turisma regiono Bohemia paradizo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jiĉina montetaro tiriĝas plejparte en direkto nordokcidento – sudoriento proksimume inter urboj Český Dub, Turnov, Dvůr Králové nad Labem kaj Mladá Boleslav. Nordokcidente ĝi estas limigita de Ralská pahorkatina, norde de Ještěda-kozákova montodorso kaj Karkonoŝa cismontaro, oriente ĝi mallonge kontaktiĝas kun Orlica tabulo, sude ĝi najbaras kun Orientelba tabulo kaj Mezelba tabulo kaj sudokcidente kun Jizera tabulo.

Pli grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la tutaĵo situas distriktaj urboj Jičín kaj Mladá Boleslav, pluaj pli grandaj urboj Turnov kaj Dvůr Králové nad Labem. El pluaj malpli grandaj urboj ĉi tie estas Hořice, Mnichovo Hradiště, Bakov nad Jizerou, Lázně Bělohrad, Český Dub, Sobotka kaj Dolní Bousov.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]