Jiĉun (Hejlongĝjango)

| Jiĉun | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 153000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 148 126 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 47° 43′ N, 128° 53′ O (mapo)47.72347128.88932Koordinatoj: 47° 43′ N, 128° 53′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 32800,28 km² (3 280 028 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Jiĉun, per simpligita ĉina skribo 伊春, per pinjino Yīchūn estas prefektujnivela metropolo en provinco Hejlongĝjango en Ĉina Popola Respubliko. La kromnomo de Jiĉun estas Lindu (ĉine:林都; pinjine: Líndū); laŭvorte "arbara ĉefurbo". La loknomo signifas "naŭ" en la mongola lingvo.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2022 la prefektujnivela loĝantaro estis 838 000 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela urbego kuŝas laŭ Amuro, sur la alia bordo Rusio kuŝas. Tie la internacia limo estas 246 kilometroj. Jiĉun administras 10 dividojn sur areo 32 831 km². La areo estas ebena kun montoj. Preskaŭ 87% de la teritorio estas kovrita de arbaro. Provinca sidejo Harbino troviĝas 250, Mudancjan 391, Ĥabarovsko 546, Vladivostoko 618, ĉefurbo Pekino 1266, Ŝanhajo 1927 km laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La vera evoluo de la regiono komenciĝis post la establado de Manĉukuo, post kiam la japanaj fortoj konkeris ĝin en 1932. En 1941 fervoja linio estis konstruita. En 1945, Yichun estis establita kiel forstada administra zono. Kiel grava centro de la lignindustrio, ĝi kreskis je miriga rapideco ekde 1949. En 1952 la distrikto Jiĉun estis establita. La 13-an de februaro 1958 Jiĉun estis nomumita urbo. La postaj statusoj estis speciala administra regiono en 1964, registara distrikto en 1970, kaj urbo en prefektuja nivelo en 1979.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Lignoprilaborado kaj metalurgio estas la ĉefaj industrioj en la kuntirita urbego.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Jiĉun en altlernejo okazas la plej altnivela eduko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Jiĉun estas ligita per fervoja kaj ĉefvojaj linioj, krome enlanda flughaveno servas 9 kilometrojn de la urbocentro ekde 2009.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela urbego havas muson-influitan, kontinentan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwb kun longaj, tre malvarmaj, sed tre sekaj vintroj, respektive tre varmaj, humidaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas nur 2 °C kaj varias inter -5-9 °C. Jare averaĝe pluvas 665 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, sed pli ol 60% de la jara precipitaĵo falas nur de junio ĝis aŭgusto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- urba ekspoziciejo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Bad Wildungen en Germanio (1988)
Birobidjan en Rusio (2011)
Azuga en Rumanio (2013)
Camrose en Kanado (2015)
Kemijärvi en Finnlando (2017)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans







