Jiří Srnka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jiří Srnka
Srnka Jiri.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1907 (1907-08-19)
en Písek
Morto 31-an de januaro 1982 (1982-01-31) (74-jara)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa lingvo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Profesio
Profesio komponistoviolonistodirigento • muzikinstruisto
Information icon.svg
vdr


Jiří SRNKA (Jirĵi Srnka; naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1907 en Písek (Ĉeĥio, tiama Aŭstrio-Hungario), mortis la 31-an de januaro 1982 en Praha) estis ĉeĥa violonisto kaj komponisto de filmmuziko. Pro sia ĝisdetala komponiteco kaj rilato de muziko al realeco de la filmbildo kelkaj liaj komponaĵoj prezentas sendube valoron de tutmonda nivelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jam kiel okjara knabo li estis lernanto de mondfama violonpedagogo Otakar Ševčík, en Praga konservatorio li studis i.a. komponadon ĉe Vítězslav Novák kaj Alois Hába. En la jaroj 1929-1934 li agis kiel violonisto kaj vicdirigento de la orkestro de fama Emancipita teatro en Prago.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kerno de la muzika agado de Jiří Srnka estas komponado de filmmuziko.

Li verkis muzikon por preskaŭ 200 tutvesperaj ĉeĥaj filmoj, ekz. Krakatit (dramo de Karel Čapek, historia dramo Jan Hus, popularaj fabeloj Dařbuján a Pandrhola kaj Hrátky s čertem, Měsíc nad řekou (laŭ la libro de poeto Fráňa Šrámek) serialo F.L.Věk (laŭ Alois Jirásek, pri epoko de la ĉeĥa nacia renaskiĝo fine de la 18-a jarcento), Kladivo na čarodějnice (historia dramo laŭ la libro de Václav Kaplický pri kontraŭsorĉistinaj procesoj en Moravio en la 17-a jarcento) ktp.

Krom filmmuziko li verkis ankaŭ voĉajn kaj instrumentajn komponaĵojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pilka, Jiří: Jiří Srnka - 100 let : [portrét hudebního skladatele].Písek : Město Písek, 2006. 52 s. : Inkluzivas fotografaĵojn, bibligorafion kaj kompaktdiskon. ISBN 80-239-9266-X koverto kun fotoportreto
  • Reif, Oleg: Hvězdné střípky. Praha : J & J, 1996. 174 s. ISBN 80-901084-7-4.
  • Pilka, Jiří: Jiří Srnka a jižní Čechy. České Budějovice : Jihočeské nakladatelství, 1988. 195 s.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]