Jiří Třanovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Třanovský
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1592 (1592-03-27)
en Teŝino
Morto 29-an de majo 1637 (1637-05-29) (45-jaraĝa)
en Liptovský Mikuláš
Tombo Liptovský Mikuláš vd
Religio luteranismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥaslovaka vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Alia nomo Tranoscius vd
Okupo tradukisto • poeto • komponistopedagogoverkistomuzikisto • teologo • pastro • eldonisto vd
Laborkampo administration and management of the church • teologioeklezia muziko vd
Aktiva en PragoHolešovValašské MeziříčíBielsko-Biała • Orava vd
Verkado
Verkoj Cithara sanctorum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jiří Třanovský (latine Georgius Tranoscius; slovake Juraj Tranovský; pole Jerzy Trzanowski; la 27-an de marto aŭ la 9-an de aprilo 1592, Teŝino – la 29-an de majo 1637, Liptovský Mikuláš) estis ĉeĥa verkisto, muzika komponisto, poeto kaj evangelia predikisto.

Cithara Sanctorum, versio de 1828
Statuo de Třanovský en Třanovice (detalo)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Teŝino en "Malnova foirejo" en nekatolika familio. Tre influis lin lia praavo Adam, vokto en Třanovice, bonega kantisto, kiu vekis en la juna Jiří amon al religia kantado.

Kiel ortodoksa religia poeto de la slovakaj protestantoj en la tempo, kiam iliaj reformaj klopodoj komencis suferi pro socia kaj religia pasivecoj, li eldonis ampleksan evangelian kantaron nome Cithara sanctorum - kantoj religiaj kaj malnovaj kaj novaj (1636). Ĝi enhavas pli ol kvarcent religiajn kantojn, antaŭ ĉio de ĉeĥaj, sed ankaŭ de slovakaj aŭtoroj, tradukitaj el la latina kaj germana lingvoj, kaj ankaŭ proprajn kantojn. Tranovský estis edukisto, instruisto kaj pastoro en pluraj lokoj en Ĉeĥio kaj Slovakio. Li naskiĝis en Teŝino, studis en Wittenberg, mortis en Liptovský Mikuláš. Krom la menciita kantaro li eldonis religiajn odojn kaj preĝaron. Tamen, la evoluon de literaturo influis grandparte Cithara sanctorum. Tiu ĉi kolekto de religiaj kantoj, kiu aperis en multaj reeldonoj, per sia formala perfekteco longe servis kiel fonto kaj instigilo por la samtempa poezia kreado. Tranoscius estas nomo, kiun transprenis eldonejo el latinigita formo de nomo de la pastoro Juraj Tranovský, kiu agadis ankaŭ en Liptovský Mikuláš. Krom la aliaj la eldonejo daŭrigas pli ol cent jaroj en eldonado de Evangelia kalendaro de Tranovský.