Jiří Vychodil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Vychodil
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1940 (1940-03-04)
Morto 9-an de septembro 2012 (2012-09-09) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jiří VYCHODIL (naskiĝis la 4-an de marto 1940 - mortis la 9-an de septembro 2012) estis blinda ĉeĥa esperantisto kaj eksprezidanto de la sekcio de nevidantoj, profesie telefonisto, honora membro de ĈEA kaj de UEA.

Denaske nevidanta, post lernejo por blinduloj en Prago li studis en ŝtata konservatorio. De 1960 ĝis 1980 li laboris kiel instruisto pri pianludado kaj ĝis sia emeritiĝo kiel informisto en asekura kompanio.

Li lernis Esperanton en 1954 kaj ekzameniĝis ĉe Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj UEA/ILEI. En ĈEA li kunfondis la sekcion de blinduloj kaj prezidis ĝin de 1976 ĝis 1999, instruis kaj kunlaboris pri vortaroj kaj lerniloj, redaktis la porblindulan revuon Aŭroro, helpas la organon de LIBE kaj brajligas kongresajn materialojn. En 1996 li gvidis la Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj kaj membris en LKK de la 81-a UK en Prago. Vychodil estas honora membro de ĈEA ekde 1999.

Estante tute blinda, li partoprenas Esperanto-aranĝojn en akompano de iu el la familianoj. Ofte li piane akompanas kantistojn dum koncertoj.

Dum la 89-a UK en Pekino li estis nomumita Honora Membro de UEA, honora membro de UEA ekde 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]