Jiřetín pod Jedlovou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 52′ 28″ N 14° 34′ 31″ O / 50.87444 °N, 14.57528 °O / 50.87444; 14.57528 (mapo)
Jiřetín pod Jedlovou
germane: Sankt Georgenthal
municipo
Jiřetín pod Jedlovou, kostel Nejsvětější Trojice.JPG
Preĝejo en Jiřetín pod Jedlovou
Jiřetín pod Jedlovou CZ flag.png
Flago
Jiřetín pod Jedlovou CoA CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Jiřetín pod Jedlovou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Varnsdorf
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Luzacia montaro
Situo Jiřetín pod Jedlovou
 - alteco 458 m s. m.
 - koordinatoj 50° 52′ 28″ N 14° 34′ 31″ O / 50.87444 °N, 14.57528 °O / 50.87444; 14.57528 (mapo)
Areo 14,23 km² (1 423 ha)
Loĝantaro 672 (2019)
Denseco 47,22 loĝ./km²
Fondo 1539
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 56
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562572
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jiřetín pod Jedlovou
Retpaĝo: www.jiretin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Jiřetín pod Jedlovou (germane Sankt Georgenthal) estas municipo (antaŭa urbo) de Ĉeĥio en norda flanko de Luzacia montaro en disktrikto distrikto Děčín. Vivas ĉi tie 672 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1539.

Vido el Tolštejn al Jiřetín pod Jedlovou
Fervoja stacio Jiřetín pod Jedlovou

La 9-an de majo 1945 transprenis administradon de Jiřetín kaj sekurecan servon ĉeĥa nacia komitato. Dum la unuaj semajnoj post la dua mondmilito en Jiřetín aktiviĝis germanaj antifaŝistoj, kiuj estis de la ceteraj germanoj diferencigataj ankoraŭ la 18-an de aŭgusto 1945. Por la devena germana loĝantaro prezentis grandan problemon la t.n. Revoluciaj gvardioj, al kiuj oni diris "rabigaj gvardioj".

Kiel ĉie aliloke en la respubliko (noto: en Ĉeĥio post la milito) ankaŭ eĉ de la germanoj en Jiřetín rilatis represivaj disponoj. Plej bobe dokumentas tion rememoro de Emil Brunn, lasta germana kronikisto de Jiřetín, publikita en la t.n. Blanka libro: "Blokataj estis iliajn ŝparojn en ŝparejo, ili devis doni radiodisaŭdigajn aparatojn, muzikajn instrumentojn, sportan ilaron, veturilojn. Germanoj ne darfis post la 19-a horo vespera forlasi siajn loĝejojn kaj ili estis devigaj porti blankajn striojn. Ili ne darfis uzi fervojon kaj en uzinoj ili devis labori sub kontrolo. Ĉiuj entreprenoj ricevis administranton kaj ĉiuj solkomercistoj devis doni siajn enspezojn. Germanoj devis dum sia libertempo forigi baraĵojn kaj defendpostenojn kaj subinspekte fari ankaŭ aliajn laborojn. Ĉiu germana surskribaĵo estis forigita, forigita estis eĉ monumento al falintaj soldatoj en la placo. Unuopaj germanoj estis arestitaj kaj prenitaj en tendaron, nur tial ke ili estis membroj de nazia partio aŭ ke ĉeĥoj malamis ilin. Ili suferis pro malsato kaj perfortaĵoj, aŭ ili pereis tie aŭ aliaj estis tralasitaj nur post la jaroj. Poste estis elserĉataj unuaj viktimoj por ellandigo. Mallongtempe antaŭ tio ili ricevis elvokon por amasiĝi ie en certa tempo, do restis al ili nenia tempo por pakumi tion, kion ili estis devigitaj kunpreni. Tie ili estis denove traserĉataj kaj poste kaj poste per la plej bruta maniero en varmego kaj en pluvo pelataj kiel brutaro kaj en la limoj tralasitaj al si mem."

Laŭ anonco de Loka administra komisiono vivis en Jiřetín la 18-an de aŭgusto 1945 en la municipo 1058 germanoj, el tio 152 antifaŝistoj. La 9-an de februaro 1946 estis dum razio arestita Anton Kühnel, kiu revenis trans la limo reen por siaj aĵoj kaj dum provo pri fuĝo estis pafmortigita Herbert Schindler. La enloĝigado okazis malrapide. La 18-an de aŭgusto 1945 vivis en Jiřetín sole 120 ĉeĥoj kaj 16 slovakoj., sed kiuj venis ĝis Jiřetín en februaro de 1945 kiel fuĝintoj  – Volksdeutsche, kio estis etnaj germanoj el teritorio en oriento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jiřetín situas en supermara alteco 458 metroj sub monto Křížová hora (563 m s. m.), al kiu estis en la jaro 1764 establita Kalvario, kaj en la jaro 1796 kapelo. En la municipo estas ekde la jaro 1874 virina monaĥejo Kongregacio de filinoj de Dia amo.

Sur plimulto de la teritorio de municipo trafas PPR Luzacia montaro. Jiřetín pod Jedlovou havas statuton de urba memoriga zono ekde la jaro 1992. Proksime de la municipo troviĝas ruino de burgo Tolštejn kaj la tria plej alta monto de luzacia montaro Jedlová. Sur okcidenta rando de la municipo, ĉe ŝoseo direkte al Děčín, troviĝas galerio de Jan Evangelista. La municipo estas signifa centro de vintraj sportoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Tra Jiřetín kondukas etapoj de virina biciklista konkurso Tour de Feminin.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]