Jicĥak Muĉnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jicĥak Muĉnik
Persona informo
Aliaj nomoj Kincum
Naskiĝo 5-an de aprilo 1894 (1894-04-05) (129-jaraĝa)
en Ŝepetivka
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kfar Yehoshua • Brita mandato Palestino
Ŝtataneco Rusia ImperioBrita mandato Palestino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jicĥak (Isĥak) MUĈNIK (alia transskribo Isak; ps. Kincum) (naskiĝis la 5-an de aprilo 1894 en Ŝepetovka, tiam en Rusio, nun en Ukrainio) estis rusia juda librotenisto kaj esperantisto.

Li estis unue librotenisto, kaj poste, en Palestino, koloniisto kaj pioniro por la rekonstruo de la lando.

Li ekesperantistiĝis en 1910. Li starigis Esperanto-rondojn kaj kursojn en la regiono de Ŝepetovka (Luhanska provinco), kie li loĝis ĝis 1920, kaj poste elmigris al Palestinon kun grupo de lokaj amikoj (nomata pioniroj de Ŝepetovka) kiuj formis novan setlejon en la Galileo, apud la Kineret lago, nomatan "Har Kineret" kaj tie laboris kiel terkultivistoj. La 22-a de junio 1923 li geedziĝis kun Hannah Kacka, samtempe kun du aliaj novgeedziĝaj paroj en la grupo. En 1928 li setlis en Kfar Yehoshua.

Li verkis artikolojn rilatajn al Esperanto kaj lingvistiko, kaj tradukis iuj el la rakontoj de Ŝolom Alejĥem en Esperanton. La traduko estas konata "Hebreaj Rakontoj".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.