Saltu al enhavo

Jidai Matsuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jidai Matsuri
japana festivalo
historical reenactment parade (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1895 vd
Geografia situo 35° 0′ 42″ N, 135° 46′ 5″ O (mapo)35.011635135.76804Koordinatoj: 35° 0′ 42″ N, 135° 46′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Japanio vd
Jidai Matsuri (Kioto)
Jidai Matsuri (Kioto)
DEC
Map
Jidai Matsuri
Retejo Oficiala retejo
vdr


Jidai Matsuri (時代祭? "Festivalo de la Epokoj") estas tradicia festivalo (matsuri) okazigata ĉiujare la 22-an de oktobro en Kioto, Japanujo. Ĝi estas unu el la tri grandaj kiotaj festivaloj, kune kun Aoi Matsuri la 15-an de majo kaj Gion Matsuri de la 17-a ĝis la 24-a de julio.[1] Ĝin ĝuas homoj de ĉiuj aĝoj, partoprenantaj en historia parado kaj surhavantaj aŭtentikajn vestojn, kiuj prezentas diversajn periodojn kaj personojn de la feŭdisma historio de Japanujo.[2]

Jidai Matsuri originis de la translokigo de la ĉefurbeco de Kioto al Tokio dum la Meiji-reformo en 1868. Tio necesigis translokigon de la Imperiestro de Japanujo, la imperiestra familio, la imperiestra palaco, kaj miloj da registaranoj al la nova urbo. Timante ke la kiotanoj perdos intereson pri la gloro de sia urbo, kaj volante memorigi ĝian historion, la registaroj de la urbo kaj de la gubernio Kioto festis la 1100-an datrevenon de la fondo de Heian-kyō (平安京, la antikva nomo de Kioto) en 794 fare de Imperiestro Kammu (桓武天皇 Kammu-tennō?) (737–806). Por inaŭguri la unuan festivalon Jidai en 1895, la urba registaro konstruigis la Sanktejon Heian (平安神宮 Heian jingū?) por la spirito de Kammu. Por provizi la festivalon per signifo, ĝi okazigis paradon en historiaj vestoj prezentantan personojn de ĉiu epoko de la kiota historio. En 1940, la loka registaro decidis ke la festivalo Jidai honoru, krom Kammu, ankaŭ Imperiestron Kōmei (孝明天皇 Kōmei-tennō?) (1831–1867) pro lia laboro en la unuigo de la lando, potencigo de la imperiestra kortego, kaj firmigo de Kioto kiel ĉefurbo de Japanujo dum la deklivo de la tokugava ŝogunlando kaj la fino de la epoko de Edo.[2]

Jidai Matsuri komenciĝas frumatene, kiam oni portas la mikoshi (porteblajn sanktejojn) el la Imperiestra Palaco de Kioto por ke la popolo honoru ĝin. La mikoshi prezentas kaj Imperiestron Kanmu kaj Imperiestron Kōmei. La kvinhora kaj dukilometra historia parado komenciĝas posttagmeze, kun proksimume 2000 spektaklistoj vestitaj kiel samurajoj, militistoj, kaj ordinaruloj de la plej fruaj tempoj ĝis la Meiji-epoko. Ilin sekvas virinoj en solenaj jūnihitoe (十二単衣?). Fine oni portas plurajn mikoshi de la palaco kun akompano de militista muzikistaro en specialaj vestoj ludanta gagakon. La procesio finiĝas ĉe la Sanktejo Heian.[2]

La Jidai Matsuri de 2019 prokrastiĝis ĝis la 26-a de oktobro pro la surtroniga ceremonio de Imperiestro Naruhito.[3] [4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kyoto Jidai Matsuri. Japan Atlas. Alirita 2009-01-19 .
  2. 2,0 2,1 2,2 (Nov 1997) “Old fashions: a proud parade of period costumes brings Japanese history to life at Jidai Matsuri”, Gain: Hitachi Electronic Component News 16 (4), p. 2–3. 
  3. [公式]平安神宮 | 京都三大祭 時代祭について.
  4. Jidai Matsuri (29-a de julio 2020).