Jidismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jidismo (jide: ײִדישיזם jidiŝizm) estas kultura kaj lingva movado, kiu komenciĝis inter aŝkenazaj judoj en Orienta Eŭropo dum la fina parto de la 19-a jarcento. Kelkaj eminentaj fondintoj de tiu movado estis Mendele Mojĥer-Sforim (1836–1917), Iĉĥok Lejbuŝ Perec (1852–1915) kaj Ŝolom Alejĥem (1859–1916).

Origino[redakti | redakti fonton]

En 1861, Jehoŝua Mordeĥaj Lifŝic (1828–1878), kiu estas konsiderata kiel la patro de jidismo kaj de jida leksikografio, cirkulis eseon nome "La Kvar Klasoj" (jide: di fir klasn די פיר קלאסן), en kiu li diris, ke la jida estas tute aparta lingvo de la germana kaj la hebrea, kaj, en la orienta eŭropa kunteksto de sia legantaro, la "gepatra lingvo" de la juda popolo. En tiu eseo, kiu poste eldoniĝis en 1863 en frua numero de la influa jida periodaĵo Kol Mevasser, li asertis, ke la rafinado kaj evoluigado de la jida estis nemalhavebla por la homecigo kaj edukado de judoj. En posta eseo eldonita en la sama periodaĵo, li ankaŭ proponis la jidan kiel ponton inter la judaj kaj eŭropaj kulturoj. La akademiulo Mordĥe Ŝajĥter karakterizas Lifŝicon kiel "la unua konscia, cela lingva reformisto" en la jida kampo, emfazante lian pivotan rolon en la rebato de la negativaj sintenoj al la lingvo, disvastigitaj dum la Haskala aŭ Juda Klerisma movado:

Kvankam adepto de la Klerismo, [Lifŝic] rompis kun ties sterila kontraŭjida filozofio, fariĝante frua ideologo de jidismo kaj de jidalingva planado. Li kuraĝe staris por la malestimita popola lingvo, petante ties altigon kaj kultivon. Li faris tion forme de artikoloj en la ĉiusemajna Kol-mevaser (en la 1860-aj jaroj) kaj en siaj elstaraj rusa-jida kaj jida-rusa vortaroj [...].

Ĉernivca Konferenco[redakti | redakti fonton]

Herŝ Dovid Nomberg, Ĥaim Ĵitlovski, Ŝolem Aŝ, Icĥok Lejbuŝ Perec, Abraham Rajsen dum la Ĉernivca Konferenco; vaste diskonigita poŝtkarto.

De la 30-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro 1908, "La Konferenco por la Jida Lingvo", ankaŭ konata kiel "La Ĉernivca Konferenco" (jide קאָנפֿערענץ פֿאָר דער יודישער שפּראַך Konferenc for der jidiŝer ŝpraĥ aŭ טשערנאָוויצער קאָנפֿערענץ Ĉernovicer Konferenc) okazis en la aŭstro-hungara urbo Ĉernivco, Bukovino (hodiaŭ en la sudokcidenta Ukrainio). La konferenco proklamis la jidan moderna lingvo kun evoluanta altkulturo. La organizantoj de tiu renkontiĝo (Benno Straŭĉer, Natan Birnbaŭm, Ĥaim Ĵitlovski, Dovid Pinski kaj Jankev Gordin) esprimis urĝecon al la delegitoj, ke la jida, kiel lingvo kaj kiel liga gluo inter judoj tra Orienta Eŭropo, bezonas helpon. Ili proklamis, ke la statuso de la jida spegulas la statuson de la juda popolo. Kaj tial nur savante la lingvon povas la judoj, kiel homoj, esti savitaj de la impeto de asimiliĝo. La konferenco, unuafoje en la historio, deklaris, ke la jida estas "unu nacia lingvo de la juda popolo."

Pluaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

La Bund (La ĝenerala juda sindikato en Litovio, Pollando kaj Rusio; jide אַלגעמײנער ייִדישער אַרבעטער בונד אין ליטע פּוילין און רוסלאַנד Algemeyner Yidisher Arbeter Bund en Lite, Poyln un Rusland), sekulara juda socialisma partio en la Rusa Imperio, fondita en Vilno, Pollando en 1897 kaj aktiva ĝis 1920, antaŭenigis la uzadon de la jida kiel (aŝkenaz-)juda nacia lingvo, kaj ĝis iu punkto kontraŭis la cionisman projekton kaj ties revivigadon de la hebrea.

En 1925 YIVO (Yiddish Scienca Instituto; ייִוואָ: ייִדישער װיסנשאַפֿטלעכער אינסטיטוט Yidisher Visnshaftlekher Institut) establiĝis en Vilno, Pollando (Vilnius, nuntempe en Litovio). YIVO estis komence proponita de la jida lingvisto kaj verkisto Noĥum Ŝtif (1879–1933). Li karakterizis sian aktivadon pri la jida kiel "realisma" juda naciismo, kontrastita al la "utopiaj" hebraistoj kaj la "sin-malamaj" asimilistoj, kiuj adoptis la rusan aŭ polan.

En Orienta Eŭropo dum la 1920-aj jaroj, maldekstrulaj judoj porparolis la jidan kiel lingvon de la juda proletaro. Ĝi fariĝis unu el la oficialaj lingvoj de la Ukraina Popola Respubliko kaj en kelkaj sovetaj respublikoj, kiaj la Belorusa Soveta Socialisma Respubliko kaj la Galicia Soveta Socialisma Respubliko. Publika eduka sistemo tuje en la jida establiĝis kaj konsistis el infanĝardenoj, lernejoj kaj universitatoj. Samtempe, la juda maldekstro konsideris la hebrean burĝa lingvo, kaj ties uzado estis ĝenerale malinstigita. En 1928, Sovetio kreis la Hebrean Aŭtonomion (jide ייִדישע אווטאָנאָמע געגנט, Yidishe avtonome gegnt). Lokita en la Rusa Fora Oriento kaj havanta landlimojn kun Ĉinio, ties administra centro estis la urbo Birobiĝano. Tie, la sovetianoj antaŭvidis starigi novan "sovetan Cionon", kie la proleta juda kulturo povus esti evoluigita. La jida, prefere ol la hebrea, estus la nacia lingvo. Kvankam la vasta plimulto el la jidaj kulturaj institucioj en Sovetio fermiĝis fine de la 1930-aj jaroj, la jida daŭre konservis viglan kulturon en kelkaj areoj.

Jida traduko de La Kapitalo, tradukita de Doktoro Jacob A. Maryson, eldonita de ties eldonejo, la Kropotkina Literatura Societo en Nov-Jorko, 1917.

Dum multaj orient-eŭropaj judoj komencis elmigri al Usono, la movado fariĝis tre aktiva tie, precipe en Nov-Jorko. Iu flanko de tio konatiĝis kiel la jida teatro kaj elstarigis verkistojn kiel Ben Hecht kaj Clifford Odets. Alia flanko estis la grandega jidalingva gazetaro, ekzemplita en Usono per jidaj eldonaĵoj kiel la ĵurnalo Forverc.

Danke grandparte al la penoj de la jidisma movado, la jida, antaŭ ol la dua mondmilito, fariĝis grava lingvo, parolita de pli ol 11 000 000 homoj.

La Holokaŭsto, tamen, kondukis al drasta, subita malpliiĝo de la uzado de la jida, kiam la vastaj eŭropaj judaj komunumoj, ĉu laika aŭ religia, kiuj uzis la jidan dum la ĉiutaga vivo plejparte detruiĝis. Ĉirkaŭ 5 miliono, aŭ 85 elcento, el la judaj viktimoj de la Holokaŭsto estis parolantoj de Yiddish. Tio, kombinita kun la reviviĝo de la hebrea lingvo kiel nacia lingvo de Israelo, esence estingis la enorman impeton, kiun la jida antaŭe akiris dum la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yiddishist movement en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]