Saltu al enhavo

Jieyang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jieyang
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 522000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 577 814  (2020) [+]
Loĝdenso 1 059 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 33′ N, 116° 22′ O (mapo)23.55334116.36495Koordinatoj: 23° 33′ N, 116° 22′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 5265,38 km² ( 526 538 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jieyang (Ĉinio)
Jieyang (Ĉinio)
DEC
Situo de Jieyang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jieyang [+]
vdr

Jieyang (per simpligita ĉina skribo: 揭阳; per tradicia ĉina skribo: 揭陽; kun tonsignoj Jiēyáng) estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas historie grava kiel la hejmurbo de multaj transmaraj ĉinoj en Sudorienta Azio.

Lagoborda panoramo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela loĝantaro estis 5 577 814 en 2020.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jieyang situas parte sur ebenaĵo, parte sur montetoj kaj montoj laŭ la Sudĉina Maro sur areo 5 266 km² averaĝe 8 metrojn super la marnivelo. La Tropiko de Kankro pasas tra ĝia norda parto. La teritorio konsistas el 5 dividoj. Shantou troviĝas 40, Meizhou 89, Honkongo 265, provinca sidejo Kantono (Ĉinio) 322, Ŝanhajo 990, ĉefurbo Pekino 1816 km aere laŭ [1].

Urbobordego

Tiu areo havas longan historion. Antaŭ pli ol dek mil jaroj homoj loĝis ĉi tie. La loknomo aperis unue en 214 a.K., kiam la imperiestro starigis garnizonon iomete pli sude. Post oftaj administraj ŝanĝoj la prefektujnivela milionurbo estis deklarita en 1991.

La urbego estas la plej granda centro de Ĉinio por produktado de la rustorezistaj ŝtalaj produktoj. Nature oni produktas ĝeneraljn ŝtalaĵojn. Ekzistas ankaŭ granda karboelektra centralo, krome en la maro ventoenergia centralo funkcias. La agrikulturo produktas liĉiojn, teojn, kuracherbojn kaj fruktojn.

La altnivela edukado estas pli malriĉa, ol en la provinco. Nur kampuso kaj altlernejoj funkcias.

Stacidomo

Ĉejan estas alirebla bone fervoje kaj ĉefvoje. La nova internacia flughaveno estas tre moderna, dum pri mara haveno informoj mankas. Supozeble la apuda Shantou portas tiun taskon.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 19-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1774 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter majo-septembro.

Surstrata danco

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • malnovaj temploj konstruitaj en 1140, respektive 1558

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]