Jiftaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jiftaĥ)
Jiftaĥo
Biblia persono
Reveno de Jiftaĥ, la filino lin ricevas kun sia tamburino (de Giovanni Antonio Pellegrini).
Reveno de Jiftaĥ, la filino lin ricevas kun sia tamburino (de Giovanni Antonio Pellegrini).
homa biblia persono
Verko Juĝistoj
Informoj
Sekso vira
Nacieco Izraelidoj
Religio Moseismo
Okupo juĝisto
Infanoj filino de Jiftaĥ
vdr

Jiftaĥo[1] (foje Jefte, aŭ Jefta; el la hebrea יפתח Jiftaĥ / Jifta) estas biblia persono de la tribo de Manase menciita en la libro de Juĝistoj, kiu deĵoris kiel “juĝisto”[2] de Izraelo por periodo de ses jaroj (Libro de la Juĝistoj 12,7).

Jiftaĥ estas biblia persono konata pro tio ke li votis, senrezerve, al Dio: voto kiu fine kuntrenis lian unikan filinon.

Antaŭ ol milite ataki la paganojn Amonidojn,[3] Jiftaĥ sin devigis per la sekva voto al Dio: “Se vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn, tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonten al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj – tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.» (Juĝ 11,30-31)".

Jiftaĥ batalis kaj venkis. Reveninte al Mizpa, la unua de lia domo kiu al li iris renkonten, dancante kun tamburino por festi la patron kaj ties venkon, estis lia unika filino, kies la Biblio ne konigas la nomon.

Ĵus kiam Jiftaĥ ŝin vidis, kaptite de despero, rompis siajn vestaĵojn. La junulino, ĝenata pro la gesto, petis kiu ajn estis la motivo de tiu reago.

La filino trankvile konsentis kun sia sorto, nur petis ke al ŝi estu konceditaj du monatoj por sur montoj plori sian virgecon kun siaj kunulinoj.

Bibliistoj, ofte, sin demandis kio estis tiu voto kaj tiu ofero.

Jiftaĥ[redakti | redakti fonton]

Filo de prostituitino, Jiftaĥ estis juĝisto en la montara regiono oriente de Jordano, Galaad, regiono menciita plurfoje en la Biblio.

Jiftaĥ, laŭ la biblia teksto, “juĝistis” en epoko en kiu la izraelidoj forgesis adori Javeon por adori paganajn diojn kiel Baalon kaj Astarton, kaj pro tio, laŭ la sama libro, la Eternulo ilin forlasis al la manoj de malamikoj, nome Amonidoj kaj Filiŝtoj (Juĝ 10, 6). Forigite el siaj fratoj, Jiftaĥ translokiĝis al Galaad.

Jiftaĥ, prezentita en la Promptuarii Iconum Insigniorum de Guillaume Rouillé.

La tieaj loĝantoj vidis en li la helponton kaj liberigonton el la rabadoj kaj sklavigoj de Amonidoj kaj lin ŝarĝis pri tiu tasko ĉar al iliaj okuloj li aperis homo justa kaj devota al la ilia Dio; kaj samtempe ili revenis adori sian Eternulon.

En la antaŭdiskutoj kun la Amonidoj, tiuj ĉi pravigis siajn rabaĵojn en teritorio de hebreoj per la argumento ke tiuj teritorioj estis origine amonidaj posedoj. Refutinte tiun argumenton ĉar nur tiam, post 300 jaroj enkampigitan (Juĝ 11, 19-27), Jiftaĥ komencis batali kaj sukcesis venki kaj detrui la amonidan potencon.

(La libro de juĝistoj informas ke li devis batali ankaŭ kontraŭ la izraelida tribo de Efraim, kies mortigus 42.000 homojn.)

En la rakonto de la Samuelo oni laŭdas Jiftaĥon kiel "la liberiganton" senditan de Dio, dum en la Epistolo al la Hebreoj Paŭlo lin listigas inter «...la vasta nombro de la fidelaj atestantoj de la antikveco».

En Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Citaĵo. [....]”32 Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj”. Epistolo al la Hebreoj (11, 32-34) parolanta pri kredofidelaj homoj de la antikveco.

La voto de Jiftaĥ, ĉu ofero aŭ dediĉo al Dio?[redakti | redakti fonton]

La sange oferita filino de Jiftaĥ (pentraĵo de Dionigi Gerolamo Donnini - Fondazione Pietro Manodori.

Bibliistoj, apologetistoj kaj akademianoj allasas malsamajn interpretojn pri la termino "ofero" promesita de la juĝisto Jiftaĥ, kaj do ankaŭ rilate al la sorto suferita de lia filino.

La signifo de la ĉi-kaza termino "ofero" estas diskutata. Fakte, ĝi estas taksata ĉe preskaŭ ĉiuj komentistoj [4] laŭ ĝia laŭlitera senco, kaj do kiel vera kaj propra homa ofero: kaj do la filino estis reale morte oferita al la biblia Dio sammaniere de la bestaj oferoj, nome per gorĝotranĉo. Ĉiukaze ili rimarkigas ke tiu kazo estus la unika homofero en la tuta Biblio ĉar ĝuste en ĝi estis plurfoje kondamnita la homa, precipe infana, ofero.

Aliaj supozas ke Jiftaĥ intencis oferi la unuan beston renkontontan. Sed tio malkongruas kun la teksto kaj kun la reaga gesto de Jiftaĥ kaj kun la ploro de la filino. Krome izraelidoj ne kutimis teni oferotajn bestojn en la domo.

Aliaj supozas ke temis pri momenta konsento kun la pagana kutimo de kiu, kiel en diversaj religiaj oferoj, hebreoj estis fascinitaj.

La komparo kun la ofero de Isaak kiun la patro Abrahamo pretas efektivigi, ne multe valoras pro la fakto ke tie ĉi–kaze pli elstaras la obeo de la patro kaj lia ekstrema fido je Dio.

Jiftaĥ en la muziko[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV: Jiftaĥ/o ב Hebrea militestro, kiu oferbuĉis sian filinon
  2. Le mansioni dei Giudici di Israele
  3. La militantaj Amonidoj estas cititaj de la historiisto Jozefo Flavio ankaŭ kiel malamikoj de Nebukadnecar la 2-a, kiu en la kvina jaro post la detruo de Jerusalemo revenis por militi kontraŭ Moabiboj kaj Amonidoj. (Judaj Antikveco, X, 181, [IX, 7).
  4. Jephte (Iefte) in The Catholic Encyclopedia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]