Jigdal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Jigdal (de la komencvorto, hebree יִגְדָּליִגְדַּל) estas juda religia poemo, verŝajne verkita en la 14-a aŭ 15-a jarcento. La aŭtoro ne estas certe konata, sed la itala juda poeto Immanuel la Romano (1261-1328) kaj la hispana Daniel ben Jehuda Dajan estas menciitaj iom konjekte. La poemo estas versa adapto de la 13 principoj de Maimonido, celante koncize prezenti la kernajn punktojn de la judaj religiaj kredoj. Jigdal estas vaste kantata de la judaro kiel himno en la sinagogaj Diservoj; la specifaj kuntekstoj en kiuj oni kantas ĝin varias laŭ la tradicioj. Aŝkenaza kantado enhavas nur 13 strofojn kaj rekantas la finan strofon por plenumi la metrikon, sed en la sefarda kantado oni aldonas 14-an, resuman strofon.

Originala teksto[redakti | redakti fonton]

Jen la hebrea teksto laŭ la sefarda kutimo (aŝkenaze oni ne uzas la finan strofon):

  1. .יִגְדַּל אֱלֹהִים חַי וְיִשְׁתַּבַּח
    :נִמְצָא וְאֵין עֵת אֶל מְצִיאוּתוֹ
  2. .אֶחָד וְאֵין יָחִיד כְּיִחוּדוֹ
    :נֶעְלָם וְגַם אֵין סוֹף לְאַחְדּוּתוֹ
  3. .אֵין לוֹ דְּמוּת הַגּוּף וְאֵינוֹ גוּף
    :לֹא נַעֲרוֹךְ אֵלָיו קְדֻשָּתוֹ
  4. .קַדְמוֹן לְכָל דָּבָר אֲשֶׁר נִבְרָא
    רִאשׁוֹן :וְאֵין רֵאשִׁית לְרֵאשִׁיתוֹ
  5. .הִנּוֹ אֲדוֹן עוֹלָם לְכָל(וְכָל) נוֹצָר
    :יוֹרֶה גְּדֻלָּתוֹ וּמַלְכוּתוֹ
  6. .שֶׁפַע נְבוּאָתוֹ נְתָנוֹ
    :אֶל אַנְשֵׁי סְגֻלָּתוֹ וְתִפְאַרְתּוֹ
  7. .לֹא קָם בְּיִשְׂרָאֵל כְּמשֶׁה עוֹד
    :נָבִיא וּמַבִּיט אֶת תְּמוּנָתוֹ
  8. .תּוֹרַת אֱמֶת נָתַן לְעַמּוֹ אֵל
    :עַל יַד נְבִיאוֹ נֶאֱמַן בֵּיתוֹ
  9. .לֹא יַחֲלִיף הָאֵל וְלֹא יָמִיר דָּתוֹ
    :לְעוֹלָמִים לְזוּלָתוֹ
  10. .צוֹפֶה וְיוֹדֵעַ סְתָרֵינוּ
    :מַבִּיט לְסוֹף דָּבָר בְּקַדְמָתוֹ
  11. .גּוֹמֵל לְאִישׁ חֶסֶד כְּמִפְעָלוֹ
    :יִתֵּן לְרָשָׁע רָע כְּרִשְׁעָתוֹ
  12. .יִשְׁלַח לְקֵץ יָמִין מְשִׁיחֵנוּ
    :לִפְדּוֹת מְחַכֵּי קֵץ יְשׁוּעָתוֹ
  13. .מֵתִים יְחַיֶּה אֵל בְּרֹב חַסְדּוֹ
    :בָּרוּךְ עֲדֵי עַד שֵׁם תְּהִלָּתוֹ
  14. .אלה שלוש עשרה לעקרים הן הם יסוד דת אל ואמונתו
    :תורת משה אמת ונבואתו, ברוך עדי עד שם תהלתו

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzaltiĝu la Vivanta Dio, kaj laŭdiĝu, kiu ekzistas – ne limigita de la tempo estas lia ekzistado;
  2. Li estas Unu – kaj ne estas unueco simila al la lia – nepenetrebla kaj infinita estas lia Unueco;
  3. Li havas nenian ŝajnaĵon korpan nek estas korpeca – nek io ajn kompareblas al lia sankteco;
  4. Li antaŭis ĉiu estaĵo, kiu estas kreita - la Unua, kaj nenio antaŭas lian antaŭecon;
  5. Jen! Li estas Mastro de la universo - ĉiu kreitaĵo elmontras lian grandiozon kaj lian suverenecon;
  6. Li dotis per sia fluo de profetado - sian amegata, splenda popolo;
  7. En Israel, neniu kiel Moseo denove leviĝis - profeto klare perceptanta lian vizion;
  8. Dio donis al sia popolo Torao de vero - per sia profeto, la plej fidata el sia domo;
  9. Dio neniam amendos nek interŝanĝos sia leĝon - por iu ajn alia, por tuta eterno;
  10. Li ekzamenas kaj scias niajn plej kaŝitajn sekretojn - li perceptas la rezulton de afero ĉe ĝia koncipiĝo;
  11. Li rekompencas homon per komplezo laŭ ties ago - li metas malbonon sur la malbonulon laŭ ties malboneco;
  12. Ĝis la Fino de Tagoj li sendos nian Mesion - por elaĉeti tiujn, kiuj sopiras lian finan elsavon;
  13. Dio revivigos la mortintojn en sia abunda afableco - eterne benata estas lia laŭdata Nomo.
  14. Tiuj ĉi estas la dek tri kernoj, ili estas la fundamento de la religio de Dio kaj lia fidelularo. La Torao de Moseo kaj lia profetaĵo estas vera, estu eterne benata lia Nomo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas bazita sur la angla vikipediaĵo samtema.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]