Jiggs Whigham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiggs Whigham
Jiggs Whigham (maldekstre) en 1989 kun kontrabasisto John Clayton
Jiggs Whigham (maldekstre) en 1989 kun kontrabasisto John Clayton
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1943 (1943-08-20) (80-jaraĝa)
en Klevlando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Charles F. Brush High School
Okupo
Okupo dirigentobandestro • muzikologo • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • komponisto
TTT
Retejo http://jiggswhigham.com/
vdr

Jiggs Whigham (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1943 en Klevlando, Ohio; civitana nomo Oliver Haydn Whigham la 3-a) estas trombonisto, bandestro kaj altlerneja instruisto. Lian trombonludon karakterizas granda, varma sono kaj fleksiĝema frazigarto. Krom tio li estas „ unu el la plej spertaj orkestrestroj de la eŭropa [ĵaz]mondeto kaj – kiel pioniro en Germanujo – instituciulo rilate ĵazedukadon ĉe altlernejoj.“[1]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Whigham lernis ekde la sepa vivojaro pianludon kaj harmonisciencon ĉe la Muzikinstituto je Klevlando. En la aĝo de dek jaroj li komencis trombonludi; jam dum sia lerneja tempo oni dungis lin por koncertoj kaj eĉ surdiskigoj. Jam en al aĝo de 17 jaroj li estis unua solotrombonisto de la okestro Glenn Miller sub Ray McKinley, du jarojn poste ĉe Stan Kenton. Krom tio li studis kompozicion Klevlando.

Post unujaraj dungitecoj en novjorkaj sonregistraj studioj kaj je brodvejaj muzikaloj li iris en 1965 al Germanujo kiel soloisto de la ĵazorkestro de Kurt Edelhagen ĉe WDR en Kolonjo. La unuan premion li ricevis en 1966 je la unua konkurso por moderna ĵazo en Vieno. Ekde la 1970-aj jaroj li muzikis kun Rhythm Combination & Brass de Peter Herbolzheimer. En 1976 ekestis unua albumo je propra nomo, Hope kun Niels-Henning Ørsted Pedersen kaj Grady Tate. En 1989 li verkis kun gastmuzikistoj kiel Bud Shank, George Cables, John Clayton kaj Jeff Hamilton la albumon The Jiggs Up. Ekde 1971 ĝis 1981 li laboris regule kun la bandego de George Gruntz.

En 1979 li fariĝis profesoro kaj estro de la ĵazfako de la Muzikaltlernejo je Kolonjo. Fine de la 1970-aj jaroj Jiggs Whigham formis kune kun trombonistoj Bill Watrous, Albert Mangelsdorff kaj Kai Winding la bandon Trombone Summit, kun kiu li en 1980 verkis por la germana diskeldonejo MPS albumon. En 1982 li kunlaboris kun la WDR Big Band kaj verkis la albumon The Third Stone, kun aranĝaĵoj de Bill Holman. Inter 1988 kaj 1992 li plurfoje koncertvojaĝis kun bando direktata de Bud Shank (The Jiggs Up, 1989). Ekde 1995 ĝis aŭtuno de 2006 Jiggs Whigham estis profesoro kaj estro de la fako popularmuziko ĉe la Altlernejo por Muziko „Hanns Eisler“ je Berlino kaj ties filion Ĵazinstituto je Berlino. Ankaŭ li direktis ekde 1995 ĝis 2000 la bandegon de radiostacio RIAS. En 2007 kaj 2009 respektive li koncertis kun Bandego Berenbostel. Aktuale Whigham direktas la bandegon de BBC en Londono kaj – kune kun Niels Klein – la Ĵazorkestron de la Federacia Respubliko Germanujo.

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Kunzler Jazz-Lexikon, p. 1473